Intelektismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Intelektismo estas termino kiu intencas signifi la sintenon de tiu kiu elstarigas unuaplanen kaj unuagraven la aktivecon de la intelekto rilate la volon, la emociojn kaj la intuicion.

Oni ĝin dividas en:

Etika intelektismo[redakti | redakti fonton]

En la antikva filozofio oni parolis ankaŭ pri etika intelektismo rilate Sokraton kiu dialoge instruis ke, vidpunkte de moralo, la unika ebla kaŭzo de la malbono estas la nescio pri la etika bono: “Mi scias, male, ke plenumi maljustaĵon kaj malobei al tiu kiu estas pli alta ol ni, dio aŭ homo, estas malbela kaj aĉa afero. Tial antaŭ la malbonoj kiujn mi scias esti malbonoj mi ne retroiros kaj neniam sindoniĝos al tiuj kiujn mi ne scias ke ili estas ankaŭ bonaj” [1]: Koninte la bonon, oni ne sukcesas retiriĝi el la morala agado realigante la bonon kiu “plaĉas” ĉar ĝi generas la eŭdemonion, nome la bona sinteniĝo kaj la sereneco de la animo. La malbono, tial, estas plenumita nur pro tio ke oni ĝin erarprenas, pro nescio, por bono: kiun, tamen ne eblas apriore scii unufojon por ĉiam, sed necesas senĉese ĝin priserĉi sin konfrontante kun aliaj pere de dialogo.

Simile argumentas Baruch Spinoza en Ethica more geometrico demonstrata (Pri etiko pruvata laŭ geometria maniero) kaj en De intellectus emendatione (Pri purigado de la intelekto) kie inteligento kaj volo samas pro kio libera volo estas nur koincido kun scio. Ankaŭ pro tio li estis ekstermetita el la sinagogo.

Pozicio similaj troviĝas ankaŭ ĉe kelkaj kristanoj. Rilate tion, tamen, intelektismo ne estas konfuzebla kun la kverelo ĉu estas pli elstara en la homo, kaj en Dio, la intelekto aŭ la volo. Sed ankaŭ ĉi-kaze la frakcio “porintelekta” ne akceptas ke la morala aktiveco estas determinita nur de la scio. Certas, tamen, ke la subtenanto de volismo nenimaniere povas inklini al la morala intelektismo [2], elstariĝanta super la inteligento kaj la fakultoj raciaj

Intelektismo povas referenci al ĉiu doktrino kiu atribuas superecon al la spirito, al la ideo, al la racio, kaj tio povas okazi en diversaj kampoj kaj laŭmaniere akceptebla kaj malakceptebla. Tiel germana ideismo, farante de la esto laŭ ĝia la totaleco la pozicion de la racio, ekscesas.

Vidpunkte pli konkreta intelektismo povas koncerni pedagogion, sociigon, kulturon kiam oni donas superegan gravecon al la intelekta vivo je malprofito de ceteraj fortoj de la animo, kiel okazis en Sokrato asertanta ke la virto estas simple la scienco pri la bono kaj tial ĝin oni povas lerni.

Foje oni uzas la vorton "Intelektismo". kiel sinonimon de raciismo, sed malsame ol tiu ĉi intelektismo indikas atribuon de supereco al la racio kaj spirito sen tamen limigi tion al la aparte homa kampo de la koncepto kaj de la diskursiva penso, sed inkluzivante ankaŭ en ĝi la senfinan spiriton, dian.

Mezepoka (kogna) intelektismo[redakti | redakti fonton]

La plej adekvata uzo de la vorto realiĝas kiam “intelektismo” referencas al la apartaĵoj de la intelekto kompare kun tiuj de la volo. Problemo tute mezepoka de la skolastikuloj. Oni parolas pri Tomasa intelektismo kaj Skota volismo. El la homa strukturo, la problemo transdoniĝas al la rilatoj de intelekto kaj volo en Dio mem: ĉu en li pli gravas la unua kaj la dua? Ĉi-kaze intelektismo oponas al “volismo”. La inklino al la unua solvo anstataŭ al la dua, havis ne nur pridialektikajn influojn: fakuloj ilin vidas ankaŭ en la artoj kaj literaturo kaj eble en la sociaj rilatoj. Kutime fakuloj dividas tiun intelektismon (kaj volismon) en teologia, etika, antropologia.

Dum volismo (skotista) akcentas la liberon en Dio kaj en la homo, kiel fundamentan kvaliton de la volo, en intelektismo la libero ne povas esti konsiderita kiel kunnaska de la volo, sed frukto de la kunlaborado de la volo kaj intelekto. Ideo de libero kunnaska kaj absoluta kiu antaŭus la intelekton, kaj en Dio kaj en la homo, riskus, fakte alvenigi al ideo pri iu Dio kiu estus ligita nek al la vero nek al la bono. La deziro savi la absolutan transcendon kaj malsamecon de Dio kun akcento tiom radikala kaj nepenetrebla de lia volo ne konsideras, laŭ intelektismemuloj, ke la Dio kiu riveliĝis en Kristo estas “logos”, nome racio, ordo, kiu lumas la volon. La ideo pri absoluta libero, laŭ intelektismemuloj, lokita en la volo, forgesanta la ligon kun la vero, certe fascinas aparte modernajn filozofiojn, sed ignoras ke la sama libero devas esti liberigita de siaj propraj limoj (kaj de sekvoj de la peko, laŭ kristanoj). [1]

Volismo povas ekscesi al individuismo kaj egoismo kaj superhomismo, intelektismo povas ekscesi al malvarma juĝismo kaj malpieco. La kristana revelacio, ignorante ĉion tion, diras nur ke Dio estas “amo” kaj ke pro amo kreis kaj pro amo igas homojn siaj kunstarantoj. (Evangelio laŭ Johano)

Kritiko al moderna intelektismo[redakti | redakti fonton]

La termino komenciĝis esti sence malŝatata ĉe la filozofio de Henri Bergson kiu enkluzivis en tiu artikolo ĉiun scion kiu utiligas signojn kaj abstraktajn simbolojn, kiel ekzemple matematikon, kiel karakterizojn de tiu lingvo (lingvaĵo) kaj de tiuj sciencoj kiuj “intelektisme” certas atingi precizajn sciencajn verojn dum plejsimple ili realigas praktikajn celojn de utileco, reordigo kaj sistemigo de nocioj.[3] El tiu vidpunkto startis la polemiko pri intelektismo ĉe multaj pensuloj kontraŭaj al pozitivismo kaj sciencismo ennome de la intuicio (la sama Bergson kaj Edmund Husserl), de la aspektoj vitalaj kaj neraciaj de la realo (Friedrich Nietzsche), de pragmata scio (William James, F.C.S. Schiller).

Akra kritiko koncerne sciencon akuzitan pri intelektismo troviĝas ĉe Giovanni Gentile kaj Benedetto Croce kiuj elstarigas la laŭhegelan funkcion de la racio kontraŭ la abstraktanta intelekto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Platono, Apologio pri Sokrato, en G. Cambiano (zorge de) Dialoghi filosofici di Platone, U.T.E.T., Torino, 1970, pp. 66-68
  2. Vidu ĉe Blaise Pascal, Esprit de finesse («spirito de subtileco»)
  3. H. Bergson, Introduzione alla metafisica

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Grande Antologia Filosofica, Marzorati, Milano, 1971
  • P. Rousselot, L’intellektualisme de S. Thomas, 2a el. 1924
  • Enciclopedia Filosofica, Ĉentro di studi filosofici di Gallarate, Lucarini, 1982.