Neraciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Neraciismo indikas, ĝenerale, intensiga substreko aŭ ekzaltigo de neracia trajtoj de la homa psiko kaj/aŭ de la homa pensado. La psikologia neraciismo havas regantan funkcion en la vivo de la psiko (Filozofio de la vivo, psikanalizon). Metafizika neraciismo asertas, implicite se ne eksplicite, la ekziston de iu Esto absolute naracia, nome neracia por ĉiu menso, eĉ ĝi subtenas ke la Esto mem, en ĝia esenca fundamento plej profunda, estas neracia, ĝin taksante tial, lastfine, kiel blinda volo aŭ vitala impulso (Schopenhauer, Nietzsche, E. von Hartmann) aŭ ĝin senigante je ĉiu pozitiva eco. La metafizika neraciismo estas neakordigebla kun la pura koncepto pri Dio.

Foje neraciistoj ne distingas la du pensfluojn kaj entuzisme ekzaltas instinkton, intuicion, imagopovon kaj la sentimenton, kiuj, foje ne estas taksataj neraciaj ĉe iuj filozofiaj sistemoj kiel en tiu de Aristotelo (Traktado pri pasioj de la animo) aŭ ĉe Spinozo (Ethica Ordine Geometrico Demonstrata): tiuj sistemoj konsideras intuicion fakulto super-racia kapabla alpaŝi la unuajn principojn kiuj estas la fundamento de la logiko. Tamen kutime en paralelaj sistemoj estas ekzaltata la blinda volo kiel privilegian instrumenton por la kono aŭ kogno pri la realo dum la racio estas opiniata nesufiĉa por adekvate ekspliki la kompleksecon de la sperto.

Raciismoj diversfontaj[redakti | redakti fonton]

Koloriĝas je neraciismo preakaŭ ĉiuj filozofiaj sistemoj distanciĝantaj el intelektisma kaj dogmisma raciismo kies epigonoj oni vidas en Kartezio kaj Kantio. Kelkflanke ĝi estis reego kontraŭ senkonvikaj diismoateismoj.

Neraciismo de edonismo pli ol preciza kaj difinita sistemo konstituas elekton-tendencon komunan al multaj pensformpj. Ĉi-kaze, estas konsiderata neraciisma kiu neas iun ajn signifon, celon aŭ sencon al la realo aŭ al la historio. Estas klasataj epigonoj de la neraciismo, tial, tiuj filozofiaj, kiel Nietzsche, laŭdantegantoj de la aspekto vitala kaj dioniza kaj «apolona». Ili unuarangas la arbitron kaj la liberan volon, alvokita kiel volpotenzo, kiel fundamentan principon el kiu fontas ĉiu ago aŭ penso, inkluzive la filozofion mem kiu tial ne plu estas ligita en la logikaj kriterioj sur kies bazoj povi distingi la vero el la malvero, la bono el la malbono. La enigmateco de tiuj pensistoj kuŝas en la konsekvenco laŭ kiu ili ĵetas la racion, instrumento por la vero, kontraŭ sin mem, por liberigi el ĝia rego la spontanecon de la penso.

Spuroj de neraciismo koloras ankaŭ la pensadon de Schopenhauer kiam en li estas aprezata pli aspekto vitala kaj arbitra ol tiu racia, sed al tiu ĉi li rezervas la taskon elimini la ekscesojn de senbremsa vivo kaj la rolon konsciigi pri la nesenca sinforlasi al ĉiam intensa kreskiĝo de la deziroj.

Kutime oni vidas tendecon al neraciismo ankaŭ ankaŭ en literaturaj movadoj de romantikismo, kiuj, trapasante el la klasika kaj baroka epokoj, kie elstaris iu respekto por la funkcio de la racio, al nova plivaloriganta la emociadon de la homa psiko, plejkultis la nekontroleblajn puŝojn de la homa psiko.

Eĉ la volismo de Duns Skoto, rifuzante supozitajn ekscesojn de skolastikula intelektismo, tiom levas la liberon en Dio ke ŝajnas ke ankaŭ raciaj principoj dependas de lia volo anstataŭ de lia intelekto. Kaj konserve ankaŭ la karakterizoj de la homa volo pli gravuriĝas en la filozofia serĉado.

Moderna estetismo, naskiĝinta ĉevale de la Okcento kaj Naŭcento, sin nutris per ekzaltado de la malpli raciaj elementoj de homa psiko. Ekzemplo pri tio povas esti Gabriele D’annunzio [1], en kiu neraciismo pli ol teoria formulo fariĝas vera kaj akurata vivstilo. En la romano Il piacere , riĉa je biografiaj elementoj, D’annunziop riskribas kiel la estetikulo sin lasas gvidi nur de la fluoj de la sensacoj, sen plu sekvi la logikan moralan ordon.

Juddevena-kristana Henri Bergson teoriumis pri La élan vital (vitala elano), kiun analizante li opinias alveni al Dio kaj ekkompreni kelkajn ties misterojn, kaŝas spurojn de neraciismo pro supozita malpliiĝo de la estimo por la funkcio de la racio, kiu kiel sureveno devas juĝi ĉion.

Ĉe pensuloj el katolika flanko, kvankam konsiderita kaj foje profitata por diversmodelaj analizoj, neraciismo ne ĝuas bonan akceptiĝon

Kiom de neraciismo en ezistencialismoj?...

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Antonio Gargano, L'irrazionalismo dell'Ottocento, La Città del Sole, 2005 ISBN 8882923045
  • A. Aliotta, Le origini dell’irrazionalismo, 1950
  • Dizionario di Filosofia, Walter Brugger. Tradukita al la itala ĉe eldonejo Marietti
  • ENCICLOPEDIA FILOSOFICA, IV GONTIER- LESEVIC, LUGARINI (Italio), 1982.