Spontaneeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Spontaneeco (de la franca vorto spontanéité kaj la mezepoke latina spontaneus) laŭ PIV estas la eco esti

  1. fariĝanta, okazanta sen ia ekstera, videbla kaŭzo, kaj
  2. meminiciata, sen ekstera instigo.

En la konduto de homo temas pri karaktera eco, kiu instigas la personon ofte agi subite kaj sen deekstere videbla kaŭzo. La persono en tiaj agoj sekvas proprajn internajn impulsojn en maniero, kiu por la ĉirkaŭaj homoj ŝajnas surprize rapide. La spontanea ago povas esti kaŭzata de

  • specife alta kvanto da intuicio,
  • bona sperto rilate al la propraj sentoj,
  • nekutime rapida pensado aŭ kapablo rapide decidiĝi, respektive
  • kvazaŭaŭtomata reago komparebla al reflekso (kaze de eventoj, kiuj postulas korpan reagon).

Spontanea ĉe ĉiuj homoj tamen ankaŭ estas

  • la ekesto de emocioj (kvankam instigata de aliaj homoj aŭ de situacioj),
  • la ekesto de multaj pensoj, inspiroj kaj foje ankaŭ de memoroj.

Spontaneeco en pozitiva senco estas:

  • ne tro multe planadi siajn agojn, sed esti tiom memcerta permesi al si improvizi en neantaŭviditaj situacioj,
  • konsideri la proprajn sentojn kaj tiujn de aliaj, proksimaj homoj, en siaj decidoj, kaj
  • povi rapide adaptiĝi al novaj situacioj.

Spontaneeco en negativa senco estas:

  • ĝis la lasta ebla momento ne voli decidiĝi, ĉar sentoj apenaŭ prognozeblas,
  • malfrui al antaŭkonsentitaj renkontiĝoj, ĉar oni fidis siajn sentojn, anstataŭ atenti la horloĝon,
  • el egoismo nur konsideri la proprajn sentojn kaj ne tiujn de aliaj, proksimaj homoj.

Spontaneeco en negativa senco povas gvidi al miskomprenoj kaj kvereloj en la interrilatoj kun aliaj homoj. Sentoj ne ĉiam bone klarigeblas kaj pravigeblas. La sincera informo pri la propra emocio, kiu gvidis al spontanea decido, ne nepre sufiĉas kiel klarigo al la partnero aŭ alia interrilatanta homo. Tamen aliflanke manka spontaneeco igas antaŭkalkulebla kaj socie malfleksebla, kio povas gvidi al troigita ŝabloneca konduto kaj al nenormalaj sociaj interagoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]