Eŭdemonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭdemonio
filozofia koncepto
Informoj
Originala nomo eudaimonia
vdr

Laŭ la helena mitologio, EŭdemonioEŭdajmonio (el la greka εὐ «bona» kaj δαίμων, «dajmono») estis unu el la Karisoj, diinoj pri gracio, beleco, ornado, ĝojo, festoj, dancoj kaj kantoj. Krom la tri plej elstaraj (Aglajo, Eŭfrozino kaj Talio), aperas kaj en la rakontoj, kaj en la artaj prezentadoj, aliaj malpli gravaj, konataj kiel la plej junaj karisoj, kiuj prezidis ĉiun konkretan nuancon de festoj kaj ĝuigaj aferoj. Eŭdemonio elstaris inter ĉi tiuj lastaj, ĉar ŝi simbolis feliĉon, prosperon kaj riĉ-abundon, gravegaj celoj en la vivo laŭ la tiama pensmaniero. Fakte, la filozofia ismo kiu adoptas feliĉon kiel viv-celo, priskribita inter aliaj de Aristotelo, ricevis sian nomon de ĉi tiu diaĵo.

Morto de Sokrato, laŭ David (1787). Ĉi tiu filozofo konsideris Eŭdemonion la plej grava kaj atingenda celo de ĉiu homo, kaj bazigis sian pensmanieron sur tiu aserto.

Ŝi ofte aperis sur vazaj pentraĵoj inter la akompanantaro de la diino Afrodito, kune kun la Erosoj, Pandajsio kaj aliaj junaj karisoj. Pri ŝia genealogio kaj tiu, de la ceteraj plej junaj karisoj troviĝas multaj malsamaj versioj. La plej divastigata asertis ke ili estis filinoj de Zeŭso kaj la oceanidino Eŭrinomo[1], kvankam la orfea religio anstataŭas ŝian patrinon per la horo Eŭnomio[2]. Tamen, kelkaj verkistoj rakontas ke ŝiaj gepatroj estis Helioso kaj Aeglo[3], aŭ Hero, sen aldoni la nomon de la patro[4]. Dionizo ankaŭ aperas kiel patro de tiuj diinoj, kune kun Kronoiso[5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heziodo. Teogonio, 907.
  2. Orfea Himno 60.
  3. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.35.1.
  4. Nono. Pri Dionizo, 31.103.
  5. Nono. Pri Dionizo, 15.87.