Rudolf Christoph Eucken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Christoph Eucken
Nobel-premiito
Persona informo
Rudolf Eucken
Naskonomo Rudolf Christoph Eucken
Naskiĝo la  5-an de januaro 1846(nun 1846-01-05)
en Aurich
Morto la 5-an de septembro 1926 (80‑jara)
en Jena
Tombo Aurich Stadtfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Prusio
Germana Imperiestra Regno
Germanio Germanio
Alma mater Universitato de GöttingenHumboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Rudolf Christoph Eucken
Familio
Edz(in)o Irene Eucken vd
Infanoj Walter Eucken vd
Profesio
Okupo prozisto, filozofo
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en Jena vd
Doktoreca konsilisto Friedrich Adolf Trendelenburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rudolf Christoph Eucken (naskiĝinta la 5-an de januaro 1846 en Aurich, mortinta la 16-an de septembro 1926 en Jena) estis instruisto kaj filozofo. En 1918 li fondis la Lutersocieton.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Li deĵoris kiel gimnazia instruisto en Husum, Berlino kaj Frankfurt am Main kaj iĝis profesoro ĉe la universitato de Bazelo, en 1871, de 1874-1920 en Jena. Li estis reprezentanto de postkanta nova ideismo, kiun li perceptis socialetike kaj nomis "kreanta aktiveco" ("schöpferischer Aktivismus").

Li kontraŭis la intelektismon de filozofio por kleruloj kaj kulturon ŝajnan tro enradikitan en la tekniko. Kontraŭe li postulis etike radikitan regnon de la spirito kaj orientitan je la unueco. Ties absolutan formon li vidas en la diaĵoj.

Ligite al siaj pensadoj estis liaj klopodoj por la spirita kunlaboro de ĉiuj popoloj.

Pensado[redakti | redakti fonton]

Oiken atakis la kritikan kaj pozitivan aliron kaj preferis idealisman, metafizikan aliron al la serĉado de la homa vivkondicioj, laŭ la spirito de protestanta teologio siatempe. Li ne malpliigis la valoron de la naturalismo, sed kredis, ke ĝi ne permesas filozofian precizan studon de la fenomenoj de la vivo. Oiken provis pruvi, en siaj libroj, la ekziston de pli alta spirita mondo. Laŭ li, homoj povas malkovri la ekziston de la dia spirito per psikologio, sed estas ilia devo malkovri ĝin de la libera esprimo de sia personeco. Tiel li argumentis, ke la homo kontribuas al la disvolviĝo de sia "kosma animo". Laŭ li, kristanismo estas la supera formo de religio. Malgraŭ tio, li rekomendis la disiĝon de religio kaj ŝtato.

Premio[redakti | redakti fonton]

En 1908 oni aljuĝis al li la nobelpremion pri literaturo "pro serioza serĉado de la vero, ĉionpenetranta pensoforto, vasta erudicio, viveco kaj konvinkigeco, kun kiuj li defendadis kaj evoluigadis idealisman filozofion".

La 5-an de januaro 1916, en la tago de sia 70-jariĝo, li iĝis honora civitano de la urbo Jena, kie li loĝis dum la lasta tempperiodo de sia vivo kaj mortis.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Geschichte und Kritik der Grundbegriffe der Gegenwart (1878;
  • Die Einheit des Geisteslebens in Bewusstsein und That der Menschheit (1888)
  • Grundlinien einer neuen Lebensanschauung (1907)
  • Der Sinn und Wert des Lebens (1908)
  • Mensch und Welt (1918)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jens Aden: Rudolf Christoph Eucken: Grundlinien einer neuen Weltanschauung. En Walter Jens (eld.): Kindlers neues Literaturlexikon. 1988 sekv., vol. 5.
  • Wolfgang Beutin: Rudolf Eucken. en: Preisgekrönte: Zwölf Autoren und Autorinnen von Paul Heyse bis Herta Müller. Ausgewählte Werke, sprachkritisch untersucht. Peter Lang Verlag, Frankfurt am Main 2012, ISBN 978-3-631-63297-0, p. 55–76.
  • Peter Hoeres: Der Krieg der Philosophen. Die deutsche und britische Philosophie im Ersten Weltkrieg. Schöningh, Paderborn 2004, ISBN 3-506-71731-6.