Kontemplo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kontemplo estas stato de la homa penso en kiu aktivas samtempe racio kaj emocio kaj produktas en la animo asimiliĝon kun la kontemplata objekto. Ĝi estas favorata de la preĝo kaj medito, kun kiu ĝi havas afinecojn. Filozofoj kaj poetoj, kaj ĝenerale mistikuloj de ĉiuj religioj, ĝin taksas kiel jam Platono kaj Aristotelo, la plej altan aktivecon de la homa animo.

Kontemplo en la okcidenta kristanismo[redakti | redakti fonton]

En la okcidenta kristanismo kontemplo estas asociita al mistikismo kaj estas plejkonsente priskribita en la verkoj de sankta Tereza el Avilo kaj sankta Johano de la Kruco. Kontemplado estas alte estimata aparte en katolika kristanismo kies granda teologo sankta Tomaso de Akvino skribis:"Necesas por la bono de la homa komunumo ke kelkaj personoj sin dediĉu la kontempla vivo". Unu el liaj disĉiploj, Josef Pieper, komentis: "Ĉar estas la komtemplo kiu gardas, sine de la homa socio, la veron kiu estas samtempe sena de utileco kaj parametro de ĉiu utileco; tiel ke estas la kontemplado kiu plugardas la veran celon de la vivo, donante signifon al ĉiu vivago".

Kontemplado en la ortodoksa kristanismo[redakti | redakti fonton]

En la ortodoksa kristanismo kontemplo samsignifas kiel dia vizio kaj kiel tekniko estas esprimita el la priasketa tradicio de Ezikasmo, konsistanta en konstanta praktiko en la preĝo recitita kun absoluta sincereco cele de koncentriĝo sur Dio kaj repaciĝo de la menso kaj koro en unu sola afero.

Kontemplado en diversaj religioj kaj filozofiaj doktrinoj[redakti | redakti fonton]

Praktikoj rilatigeblaj al la kontemplo troviĝas ankaŭ en aliaj religiaj tradicioj, ekzemple en Budhismo.

La kontemplo estas ankaŭ fundamenta elemento de la filozofiado de Platono: en tiu sistemo per la kontemplo la animo povas atingi al la scio pri la nemateria formo de Diaĵo kaj de Dio.

Ankaŭ laŭ Plotino, la unua elstarulo de Novplatonismo, kontemplo estas la ŝlosilo por malfermi kaj atingi La Unuon. Plotino, fakte, asertas en la “Naŭopoj” ke la plej alta formo de kontemplo konsistas en “sperti la vizion pri Dio”, la Monado, aŭ “La Unuo”. Lia disĉiplo Porfirio transdonas ke la majstro travivis tian sperton almenaŭ kvarfoje.

Kontemplo kaj medito[redakti | redakti fonton]

La vortoj “kontemplo” kaj “medito” foje havas diametre kontraŭan signifon en dependo ĉu la dua aperas en okcidenta kontesto aŭ proksimorienta. En Okcidento kontemplo estas vidita "adresi la menson” (senigitan de ĉiu alia enhavo) al Dio (en kristanismo) aŭ al la bono (en novplatonismo), dum la medito povas postuli precizan mensan ekzercon celantan videbligi prireligian scenon aŭ pripensi biblian pasaĵon. En la Proksima Oriento la signifo de la terminoj renversas la signifon.

Ĉiukaze, tradicie la gemonaĥoj pratikas la meditadon en fiksitaj horoj intervalitaj de la preĝo kaj laboro. Verticon de la kontemplo atingas nur kelkaj kaj en kristanismo, tiu stato estas konsiderata speciala dia donaco.

En la katolika medio famas la Trapoj kie la monaĥaro praktikas ĉiutempan silenton por ne perdi la animdispozicion al koncentriĝo ĉe la temo kontemple meditenda.

Famas ankaŭ monaĥinejoj de blindaj monakoj okupitaj pli al medito-kontemplo ol al la materiaj aferoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Thirty Poems, 1944, New Directions [1]
  • A Man in the Divided Sea, 1946, New Directions [2]
  • The Seven Storey Mountain, 1948, Harcourt Brace Jovanovich, ISBN 0-15-601086-0, [3]. Traduko franca: La nuit privée d'étoiles. Aŭtobiografio de Thomas Merton ĝis lia eniro en monaĥejo; monda sukceso.
  • The Tears of the Blind Lions, 1949, New Directions [4]
  • Waters of Siloe, 1949, ISBN 0-15-694954-7, [5]
  • Seeds of Contemplation, 1949, ISBN 0-313-20756-9, [6]
  • The Ascent to Truth, 1951, ISBN 0-86012-024-4, [7]
  • Bread in the Wilderness, 1953 [8]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[9]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Mistikismo Sufiismo