Maitila lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maitila lingvo
मैथिली maithilī
Parolata en Barato, Nepalo
Regiono Biharo en Barato
Parolantoj 45 milionoj
Rango 40
Skribo Nagario, Kaithi, Mithilakshar
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa
Hindo-irana
Hindo-arja
Orienta grupo
Bihara
Maitila
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 bh (Bihara)
  ISO 639-2 mai
  ISO 639-3 mai
Noto
Example.of.complex.text.rendering.svg Ĉi tiu artikolo entenas hind-arjan tekston.
Sen realiga subteno (ĝis nun en la angla), oni eble vidos demando-signojn, kadretojn aŭ aliajn simbolojn anstataŭ hindo-arjajn signojn; aŭ neregulan vokal-ligadon kaj mankon de kunigoj.
v  d  r
Information icon.svg

La Maitila Lingvo (मैथिली Maithilī) estas parolata en la barata ŝtato Biharo kaj en la orienta Terai regiono de Nepalo.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas de la familio de hindo-arjaj lingvoj, kiu estas parto de la hindo-irana branĉo de la hindeŭropa lingvaro. Lingvistoj konsideras la maitilan orienta hindo-arja lingvo, kaj tial malsama lingvo de la hindia lingvo, kiu estas centra hindo-arja. La maitila estas konsiderata kiel dialekto kaj de la hindia lingvo kaj de la bengala, kaj fakte estis klasifikita kiel patrina lingvo (en:"mother tongue") de la hindia en la censo de Barato.[Tiel en la angla originalo!]

Skribsistemo[redakti | redakti fonton]

La maitila estis tradicie skribata en la maitila skribsistemo (ankaŭ nomata TirhutaMithilakshar), kiu havas ioman similecon al la bengala skribsistemo. Ĝi estis ankaŭ skribata en la Kaithi skribsistemo, sed la nagario estas la skribsistemo plej kutime uzata hodiaŭ por la maitila. Oni nun klopodadas konservi la maitilan skribsistemon kaj evoluigi ĝin por uzo en ciferecaj medioj per tio kodi la skribsistemon en la Unikoda normo, por kiu propono [1] asigni lokon por la skribsistemo en la unikoda skemo "Roadmap" jam estas submetita de Anshuman Pandey kiel la unua paŝo.

Oficiala statuso[redakti | redakti fonton]

En 2003 la maitila gajnis la statuson sendependa lingvo en Barato. Movado por doni al la lingvo oficialan statuson per inkludo en la Oka tabelo de la Barata Konstitucio tiel ke ĝi povas esti uzata en klerigadaj, registaraj, kaj aliaj oficialaj ĉirkaŭtekstoj, rezultigis, ke la maitila ricevis oficialan statuson en 2003.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La nomo maitila[redakti | redakti fonton]

La nomo maitila estas derivita de la nomo Mithila, antikva sendependa regno, kiun regis reĝo Janaka estis la registo (Vidu artikolon Ramajano). Maitila estas ankaŭ unu el la nomoj de Sita, la edzino de reĝo Rama kaj filino de reĝo Janaka.

Maitila literaturo[redakti | redakti fonton]

La maitila estas aparta lingvo, havanta grandan maitile parolantan komunumon (4.5 "krore", aŭ 45 miliono da homoj) kun riĉa literaturo. La plej fama literatura figuro en la maitila estas la poeto Vidyapati. Li estas kreditita pri altigado de la graveco de 'popola lingvo', tio estas la maitila, en la oficiala laboro de la ŝtato per tio influi la maharaĵon de Darbhanga per la kvalito de sia poezio. La ŝtata oficiala lingvo tiam estis Sanskrito, kio distancigis la komunan popolon disde la ŝtato kaj ties funkcioj.

Estas fakto, ke erudiciuloj en la maitila uzis Sanskriton por sia literatura laboro, kaj la maitila estis la lingvo de la vulgara popola (Abahatta). La plej frua verkado en la maitila ŝajnas esti Varn Ratnakar far Jyotirishwar Thakur datita je ĉirkaŭ 1224 p.K.

La mezepoka aĝo de la maitila ŝajnas esti dum la dinastio Karnat kiam la nomoj de jenaj erudiciuloj elstariĝis: Gangesh, Padmanabh, Chandeshwar, Vireshwar, Vidyapati, Vachaspati, Pakshadhar, Ayachi, Udayan, Shankar kaj tiel plu.

Vidyapati laŭdire vivis en la periodo 1350 al 1450. Vidyapati, kvankam sanskrita erudiciulo, verkis sennombrajn poemojn (kantojn) rilatajn al Bhakti kaj Ŝringar en la maitila. Kvankam egale akceptitaj en Bengalio kaj Maitila, lia kantoj estas la animo de la maitila kaj nenia festo estas kompleta sen liaj kantoj. Ne estos troigo diri, ke liaj kantoj travivadis en la gorĝoj de maitilaj virinoj. Strofoj de Vidhyapati estas donitaj religian gravecon en la kulturo de Maitilo.

Teatraj skribaĵoj en mezepoka epoko estas ne malpli gravaj. La jenaj meritas mencion: Umapati: (Parijat Haran), Jyotireeshwar: (Dhurt Samagam), Vidyapati: (Goraksha Vijay, Mani Manjari), Ramapati: (Rukmini Haran), Lal: (Gauri Swayambar), Manbodh: (Kriŝno Janma)

La maitila estas preferata de multaj aŭtoroj por skribi humuron kaj satiron. Skribistoj kiel d-ro Hari Mohan Jha prenis paŝojn por rezultigi fundamentajn ŝanĝojn en la jarcentojn malnova maitila kulturo. Liaj verkoj kia Khatar Kaka Ke Tarang dekoras modernan maitilan literaturon.

La maitila nun estas listita en 8-a tabelo de la barata konstitucio kaj tial nun ĝi estas unu el la 22 naciaj lingvoj de Barato. La maitila estas akceptita de la akademio Sahitya kaj ekde ĝia inkludo gajnis premiojn preskaŭ ĉiujare. Nombro da akademiaj premioj estas gajnitaj pro tradukoj de aliaj lingvoj.

La moderna maitila gajnis prestiĝon post kiam sinjoro Georgo Abraham Grierson, irlanda lingvisto kaj civila lakeo, senlace esploris la maitilan folkloron kaj skribis ĝian gramatikon.

Modernaj maitilaj verkistoj[redakti | redakti fonton]

  • Parmeshwar Jha
  • Sitaram Jha
  • Kabishekhar Badrinath Jha
  • Murali Jha
  • Surendranath Jha Suman
  • Kashikant Mishra Madhup
  • Chandranath Mishra Amar
  • Kanchinath Jha Kiran
  • Prof. Hari Mohan Jha
  • Ishnath Jha
  • Brajkishore Verma "Manipadma"
  • D-ro Binod Bihari Verma
  • Acharya Surendra Jha 'Suman'
  • Baidyanath Mishra Yatri (Nagarĝunao)
  • Sudhanshu Shekhar Choudhary
  • Upendra Nath Jha Vyas
  • Prof. Radhao Kant Jha
  • Mahamahopadhyay Umesh Mishra
  • D-ro JayKant Mishra
  • Prof. Kriŝno Kant Mishra
  • Kumar Ganganand Singh
  • Dr Chandra Nath Jha(Mangarauni)
  • Sri Gaya Nand Jha kaviji (Antour, Benipur)
  • Sri Hemant Kumar Jha (Antour, Benipur)
  • D-ro Ramanath Jha
  • Prof. Tantra Nath Jha
  • Acharya Ramlochan Saran
  • D-ro Laxman Jha D-ro Subhadra Jha
  • Achutanand Dutt
  • Bhola Lal Das
  • Baidyanath Jha
  • Yoganand Jha
  • Narendra Das
  • Rajeshwar Jha
  • Arsi Prasad Singh
  • Prof. Buddhidhari Singh Ramakar
  • Malfrua Damodar Lal Das
  • Sri Brahmadeo Lal Das
  • Sri Ratnesh Kumar Jha Kolkatiya
  • Prof. UMA Nath Jha kaj multaj pli.
  • Viro Mohan Jha
  • Profesoro Vijay Kumar Jha (Mohandas Karamchand Gandhi Antarrashtriya Hindia lingvo Vishwavidyalaya, Wardha)
  • Babuaji Jha Ajnat
  • Shri Murali Madhusudan Thakur
  • Shri Vibhuti Anand Jha
  • Shri Ratnesh Kumar Jha.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]