Darbhanga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Darbhanga
urbo
Administrado
Poŝtkodo 846004
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 9′ N, 85° 54′ O (mapo)26.15699985.8995065Koordinatoj: 26° 9′ N, 85° 54′ O (mapo) [+]
Alto 52 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Darbhanga (Biharo)
Darbhanga (Biharo)
DEC
Darbhanga
Darbhanga
Situo de Darbhanga
Darbhanga (Barato)
Darbhanga (Barato)
DEC
Darbhanga
Darbhanga
Situo de Darbhanga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Darbhanga [+]
vdr

Darbhanga, hindie दरभंगा estas urbego en norda Barato, en nordorienta parto de subŝtato Biharo, en la samnomaj kantono kaj distrikto, kie ĝi estas sidejo de ambaŭ. La loknomo signifas: pordo de Bengalio. Oni aprezas la urbegon "kultura ĉefurbo de Biharo".

Centra placo de Darbhanga kun ties horloĝturo fotita elsupre

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2021 Darbhanga havis 380 125 da loĝantoj kun legopovo 79%, pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Darbhanga situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 52 m super la marnivelo 70 km norde de la Gango kaj 50 km de Nepalo. Madhubani troviĝas 28, Muzaffarpur 52, Sitamarhi 62, Haĝipur kaj Begusaraj po 85, Saharsa 77, subŝtata ĉefurbo Patnao 98, Motihari 112, Ĉapra 124, Kolkata 471, tutlanda ĉefurbo Delhio 899, Mumbajo 1561 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko palaco estis konstruita en la 16-a jarcento. Dum dominado de mogoloj kaj britoj la loko estis jam sidejo. En 1864 ĝi estis levita municipo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La agrikulturo ludas gravan rolon en la ekonomio. En la urba najbareco oni kultivas tabakojn, mangojn, grenojn, oleosemojn, sukerkanojn. En la urbego oni prilaboras la nutraĵojn, krome menciindas la malpeza industrio. Darbhanga estas konsiderita grava medicina centro de Norda Biharo.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Darbhanga 4 universitatoj kaj pluraj altlernejoj funkcias.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Darbhanga estas hinduoj (preskaŭ 72%), poste islamanoj (preskaŭ 28%).

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Darbhanga duono de la loĝantaro parolis majtile, 27% urdue kaj 21% hindie.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Darbhanga situas en humida subtropika klimato (Cwa). La temperaturo varias inter 24-31 °C. Jare pluvas mezume 1166 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.

Stacidomo en Darbhanga

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Darbhanga renkontiĝas 3 fervojaj linioj el Sitamarhi, Samastipur kaj orienta direkto. 7 ĉefvojoj kuras al la urbego. Ĉe la urbego enlanda flughaveno funkcias, la internacia en Patnao.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Bildoj pri Darbhanga
Palaco
Fortikaĵo
Templo
Horloĝturo
Muzeo
Universitato
Planetario