Reinhard Selten

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reinhard Selten, 2001

Reinhard SELTEN [RAJNhat ZELtn] (naskiĝis la 5-an de oktobro 1930) estas matematikisto, ekonomikisto kaj esperantisto.

Li naskiĝis en Breslau, tiam Germanio (hodiaŭ Vroclavo, Pollando). Post la Dua mondmilito li ekloĝis en Okcidenta Germanio. Li studis matematikon en Frankfurt am Main, faris la magistronivelan ekzamenon en 1957 kaj doktoriĝis en 1961. Post plurjara laboro en ekonomiscienca esplorgrupo kaj unujara restado en Usono li en la jaro 1968 habilitiĝis pri ekonomiko en Frankfurto ĉe Majno. Poste li laboris kiel profesoro en Berlino, Bielefeld kaj Bonn. En 1996 li emeritiĝis. Li estas membro kaj honora senatano de AIS San-Marino, membro de la "Nordrhein-Westfälische Akademie der Wissenschaften" (Nordrejn-Vestfalia Akademio de la Sciencoj) kaj "Fellow of the Econometric Society".

Grava esplorkampo de Reinhard Selten estas la ludoteorio. En 1994 li kune kun John Harsanyi kaj John Nash ricevis la premion pri ekonomiko de la sveda Regna Banko "memore al Alfred Nobel" (ofte nomata Nobel-premio pri ekonomiko). Li estas la unua germano, kiu ricevis tiun premion.

Selten estas fervora esperantisto kaj dum la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino en 1999 gvidis la Internacian Kongresan Universitaton kiel rektoro.

[redakti] Parolado en la Eŭropa Parlamento

La 9-an de majo 2007, en la eŭropa tago, EU solenis la kvindekjariĝon de la Traktato de Romo kaj invitis Nobel-premiitojn paroli en la Eŭropa Parlamento. Inter ili troviĝis Reinhard Selten. En sia parlamenta parolado li argumentis por la bezono de plia ekonomia integriĝo kaj fortigo de la eŭropa identeco. Ĉefa malhelpo por komuna eŭropa identeco laŭ li estas la lingva baro, kiun oni povus malaltigi per lernado de Esperanto kiel la unua fremda lingvo.

[redakti] Listo de verkoj

  • Ĉu mi lernu Esperanton? : Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj ; (symmetric equilibria in linguistic games) / Reinhard Selten kaj Jonathan Pool - Bielefeld : Inst. für Math. Wirtschaftsforschung an d. Univ., 1982. - (Working papers / Institute of Mathematical Economics ; 112)
  • Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj : ĉu mi lernu esperanton? = Einführung in die Theorie sprachlicher Spiele / Reinhard Selten ; Jonathan Pool. - Berlin [k.a.] : Akad. Libroservo, 1995. - (Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft ; Bd. 36, 1995, [Beih.]) ISBN 3-929853-03-5
  • La fina venko - ludoteoria modelo / Reinhard Selten. - En: Al lingva demokratio : aktoj de la Nitobe-simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, Prago, 20 - 23 julio 1996 ; p.[175] - 176. [Diskuto p. 177 - 183. Resumo angla p. 33, resumo franca p. 43]
  • La kostoj de la Eŭropa lingva (ne-)komunikado / red. Reinhard Selten. Ideo kaj projekto de Giorgio Pagano. Scienca kunordigo de Carlo Minnaja. [Elitaligoj de Umberto Broccatelli]. - Roma: Esperanto Radikala Asocio, 1997. - X, 148 p. : grafikaĵoj, + aldonaĵo, bibliogr. Originala titolo: I costi della (non)comunicazione linguistica europea.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Faces-nevit.svg Trovu « Reinhard Selten » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ekstera ligilo  Laboratorio por Eksperimenta Ekonomiko de la Universitato de Bonn
Ekstera ligilo  Aŭtobiografio 1994 en nobelpremia retpaĝaro (angle)
Ekstera ligilo  retejo de la Universitato de Bonn, Germanio (germane, france kaj angle)
Ekstera ligilo  Pri Selten
Ekstera ligilo  Verkoj de kaj pri Reinhard Selten en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Ekstera ligilo  La parolado de Reinhard Selten en Eŭropa Parlamento (esperante)


Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj