James M. Buchanan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu artikolo estas pri nobelpremiito James M. Buchanan, pri usona prezidanto vidu artikolon James Buchanan


James M. Buchanan

James M. BUCHANAN (naskiĝis en Murfreesboro (Tenesio) en 1919) estas usona ekonomiisto, kiu ricevis Nobelpremion pri Ekonomiko en 1986. Li diplomitiĝis en Middle Tennessee State College en 1940. Li batalis en la Dua Mondmilito kiel maristo en Pacifiko kaj post la milito li doktoriĝis en 1948 en Chicago. En 1982 li iĝis profesoro en George Mason University en Virginio kaj estas ankaŭ direktoro de Center for the Study of Public Choice. Lia verko, influita de Max Weber, montras, kiel neekonomiaj faktoroj influas ekonomiajn decidojn de registaroj.

Buchanan estas parolanto de Interlingvao, kiun li mone subtenas. En 1990 li ricevis titolon de bonfaranta membro de Monda unio pro interlingvao.