Reinhard Selten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reinhard Selten
Nobel-premiito
Reinhard Selten, 2001
Reinhard Selten, 2001
Persona informo
Naskonomo Reinhard Justus Reginald Selten
Naskiĝo 5-an de oktobro 1930 (1930-10-05)
en Breslaŭo, Germana Regno
Morto 23-an de aŭgusto 2016 (2016-08-23) (85-jaraĝa)
en Poznano
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Frankfurto
Familio
Patro Adolf Selten
Okupo
Okupo ekonomikisto • matematikisto • esperantisto • universitata instruisto
vdr
Reinhard Selten
Nobel-premiito
Persona informo
Reinhard Selten
Naskonomo Reinhard Justus Reginald Selten
Naskiĝo 5-an de oktobro 1930 (1930-10-05)
en Vroclavo,  Germanio
Morto 23-an de aŭgusto 2016 (2016-08-23) (85-jaraĝa)
en Poznano
Etno judoj vd
Lingvoj Esperantogermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Frankfurto vd
Familio
Patro Adolf Selten vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • matematikisto • esperantisto • universitata instruisto vd
Laborkampo ekonomiko vd
Aktiva en Bonno vd
Doktoreca konsilisto Ewald Burger • Wolfgang Franz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reinhard Justus Reginald SELTEN [RAJNhat ZELtn] (naskiĝis la 5-an de oktobro 1930 en Breslaŭo, mortis la 23-an de aŭgusto 2016 en Poznano) estis matematikisto, ekonomikisto kaj esperantisto. Li estis Nobel-premiito pri ekonomiko[1] (1994) kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (ekde 1995)[2].

Selten naskiĝis en Vroclavo (germane:Breslau), tiam Germanio (hodiaŭ Wrocław, Pollando), kiel filo de esperantisto Adolf Selten. Post la Dua Mondmilito li ekloĝis en Okcidenta Germanio. Li studis matematikon en Frankfurt am Main, faris la magistronivelan ekzamenon en 1957 kaj doktoriĝis en 1961. Post plurjara laboro en ekonomiscienca esplorgrupo kaj unujara restado en Usono li en la jaro 1968 habilitiĝis pri ekonomiko en Frankfurto ĉe Majno. Poste li laboris kiel profesoro en Berlino, Bielefeld kaj Bonn. En 1996 li emeritiĝis. Dek unu universitatoj asignis al li honoran doktorecon.

Li estis membro kaj honora senatano de la Akademio Internacia de la Sciencoj en San-Marino (AIS), membro de la Nordrejn-Vestfalia Akademio de la Sciencoj (Nordrhein-Westfälische Akademie der Wissenschaften) kaj Fellow of the Econometric Society Arkivigite je 2008-12-10 per la retarkivo Wayback Machine.

Grava esplorkampo de Reinhard Selten estis la ludoteorio. En 1994 kun John Charles Harsanyi kaj John Nash li ricevis la Premion pri ekonomiko de la Sveda Nacia Banko memore al Alfred Nobel, ofte nomatan Nobel-premio pri ekonomiko. Li estis la unua germano, kiu ricevis tiun premion.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Selten estis fervora esperantisto. En la 80-a Universala Kongreso de Esperanto en Tampereo (1995) li estis elektita membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Kadre de la 84-a UK en Berlino (1999) li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato.

La 26-an de septembro 2004 li aktive partoprenis kiel honora gasto en la Esperanto-Debato en Varsovio organizita de japana Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi kun helpo de Eduardo Kozyra por polaj eŭropdeputitoj (MEP).

Eŭropa Parlamento[redakti | redakti fonton]

La 9-an de majo 2007, en la eŭropa tago, EU solenis la 50-jariĝon de la Traktato de Romo kaj invitis Nobel-premiitojn paroli en la Eŭropa Parlamento. Inter ili troviĝis Reinhard Selten. En sia parlamenta parolado li argumentis por la bezono de plia ekonomia integriĝo kaj fortigo de la eŭropa identeco. Laŭ li la ĉefa malhelpo por komuna eŭropa identeco estas la lingva baro, kiun oni povus malaltigi per lernado de Esperanto kiel la unua fremda lingvo.

En 2009 Selten estis ĉefkandidato de la germana Esperanto-partio Eŭropo - Demokratio - Esperanto en la balotoj por la Eŭropa Parlamento.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Por Dulingveco en Eŭropo, 2005

- Ĉu mi lernu Esperanton? Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj ; (symmetric equilibria in linguistic games) / Reinhard Selten kaj Jonathan Pool – Bielefeld : Inst. für Math. Wirtschaftsforschung an d. Univ., 1982. – (Working papers / Institute of Mathematical Economics ; 112)

- Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj : ĉu mi lernu esperanton? = Einführung in die Theorie sprachlicher Spiele / Reinhard Selten ; Jonathan Pool. - Berlin [k.a.] : Akad. Libroservo, 1995. – (Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft ; Bd. 36, 1995, [Beih.]) ISBN 3-929853-03-5

- La fina venko – ludoteoria modelo / Reinhard Selten. – En: Al lingva demokratio : aktoj de la Nitobe-simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, Prago, 20 – 23 julio 1996 ; p.[175] – 176. [Diskuto p. 177 – 183. Resumo angla p. 33, resumo franca p. 43]

- La kostoj de la Eŭropa lingva (ne-)komunikado / red. Reinhard Selten. Ideo kaj projekto de Giorgio Pagano. Scienca kunordigo de Carlo Minnaja. [Elitaligoj de Umberto Broccatelli]. – Roma: Esperanto Radikala Asocio, 1997. – X, 148 p. : grafikaĵoj, + aldonaĵo, bibliogr. Originala titolo: I costi della (non)comunicazione linguistica europea.

Lingvaj ludoj

- Por Dulingveco en Eŭropo/Für Zweisprachigkeit in Europa kun Helmar G. Frank, IFB Verlag Paderborn, 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Monato, internacia magazino sendependa, numero 1994/12, paĝo 7: Nobelpremio pri ekonomio verkita de Pejno Simono.Amika Rondo, numero 68 (1995/2): Speciala numero pri Reinhard Selten kunmetita de Alicja Krejĉi-Lewanderska.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Reinhard Selten » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»