Adolf Selten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Selten
Persona informo
Morto 30-an de novembro 1941 (1941-11-30)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germana Regno
Familio
Infano Reinhard Selten
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Adolf SELTEN estis germana esperantisto en Breslau (nun Vroclavo).

Komence de la 20-a jarcento li estis prezidanto de unu el la Esperanto-grupoj en la urbo kaj ankaŭ de la urba blindula unuiĝo „Interna Lumo”, kaj fariĝis la unua prezidanto de la Esperantista Blindula Ligo en Germanio (EBLOGO), nacia branĉo de la tiutempa internacia Esperanto-movado inter blinduloj kaj unu el pluraj antaŭaĵoj de la nur en 1950 fondita asocio Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj.

Li havis negocon de ludonado de gazetoj. En la epoko de Nazia Germanio Adolf Selten tre suferis fare de la nacisocialistoj, pro sia judeco[1] kaj interalie devis vendi sian negocon. Li mortis en 1942 post akuta malsano.[2]

Lia filo Reinhard Selten, fine de la dua mondmilito 14 jarojn aĝa, kun la familio estis forpelita kiel ĉiuj germanoj el la urbo. Ankaŭ li fariĝis esperantisto, studis en Frankfurto ĉe Majno kaj poste estis profesoro en Berlino, Bielefeld kaj Bonn. En 1994 li ricevas la Nobel-premion pri ekonomiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]