Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) estas Esperanto-asocio fondita en 1950, kiu celas disvastigi Esperanton inter blinduloj kaj liveri informojn al blindaj esperantistoj en brajla skribo kaj en la formo de sona dokumento. Ĉiujare LIBE organizas Internacian Kongreson de Blindaj Esperantistoj, kutime lige al Universala Kongreso.
Antaŭaĵo de la ligo konsidereblas la Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj fondita jam meze de la 1920-aj jaroj.
Famaj blindaj esperantistoj[redakti | redakti fonton]
- Luigi Tola
- Ángel Figuerola Auque
- José Ezquerra
- Pedro Zurita
- Vasilij Eroŝenko