Pedro A. Zurita

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pedro A. ZURITA (naskiĝis en Sotu Cangues (Asturio), Hispanio) estas hispana esperantisto kiu dum pluraj jaroj estis ĝenerala sekretario de la Tutmonda Unuiĝo de Blinduloj (TUB).

Kiam li estis ankoraŭ mezlernejano en porblindula lernejo de ONCE (la Nacia Blindulunuiĝo de Hispanio) en Madrido, tiea instruisto, Angel Figuerola, konvinkis lin lerni Esperanton. En la mezlernejo li jam lernis ankaŭ la francan kaj la anglan. Li vizitis vesperajn kursojn en la Centra Nacia Fremdlingva Lernejo kaj ricevis instruadon de privata instruistino pri angla lingvo. En tiu nacia lernejo li daŭrigis la lernadon de la franca kaj angla lingvoj, kaj eklernis ankaŭ la germanan, rusan kaj italan. Kiam li komencis universitatan edukadon, li jam sufiĉe bone posedis tiujn lingvojn. Dum la universitata studperiodo li lernis sufiĉe bone la portugalan kaj la katalunan kaj iomete la modernan grekan, la japanan, la serban kaj la polan, ekstiudis la ĉinan, kaj perfektiĝis en la pola, rumana kaj bulgara. Li ankaŭ klopodis lerni la asturian lingvon, kiun oni volas antaŭenigi kiel veran regionan lingvon, uzatan por ĉiutaga komunikado, ne nur en popolkantoj. Li pluperfektiĝis lingvojn ankaŭ dum someraj kursoj en multaj divesaj landoj.

Ekde 1968, kiam li ĉeestis la universalan esperantan kongreson en Madrido, komenciĝis liaj vojaĝoj por partopreni internaciajn esperantistajn aranĝojn, precipe tiujn de la blindula esperantista movado. Kiel ano de la hispana delegitaro en 1973 li unuafoje partoprenis eŭropan konferencon pri brajlo en Oslo. Poste sekvis internaciaj simpozioj en Svedio, Greklando, Nederlando, Francio, Germanio, Brazilo, Italio, Panamo, Rusio, Nederlandaj Antiloj, Kenjo, Saŭda Arabio. Oni nomumis min membro

En 1986 la Plenumkomitato de Tutmonda Unuiĝo de Blinduloj (TUB) elektis lin ĝenerala sekretario de tiu monda organizaĵo. Post dekkvarjara deĵorado kiel ĝenerala sekretario de TUB li estis en 1997 trafita de grava aŭtomobila akcidento en Maroko, post kiam li rezeignis pri tiu posteno.

Ekde 1966 kiel instruisto pri angla kaj franca lingvoj en la fizioterapia blindullernejo de ONCE kaj unu jaron poste kiel instruisto pri angla lingvo en ties madrida blindullernejo.

En 1973 mi estis oficiale komisiita kiel fakestro pri internaciaj rilatoj de la centra oficejo ĉe ONCE, kaj dum oktobro 1985 - junio 1986 li deĵoris tie kiel estro de la fako pri socia agado. Poste li denove eklaboris tempoplene ĉe ONCE kaj ekde 2001 ĉe CIDAT, la teknologia centro de ONCE kaj en marto 2004 ĉe la fako pri edukado de ĝia plenumdirektoraro.

En ambaŭ oficejoj li kunlaboris kiel tradukisto ĝis lia emeritiĝo fine de aprilo 2005.

Poligloteco[redakti | redakti fonton]

nekredebla poligloteco. Pedro Zurita uzas ankaŭ kelkajn slavajn lingvojn – rusan, serban, bulgaran, polan k. a.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis multajn honorojn.