Pitești
El Vikipedio
Pitești [piteŝtj'] estas urbo en suda Rumanio. Ĝi situas ĉe la rivero Argeș, 114 km okcidente de București. Loĝantaro: 168 458 (2002). Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto (județ) Argeș. Grava centro por la rumana aŭtoindustrio: sidejo de la aŭtofabriko "Dacia". Dum la stalinisma periodo, la malliberejo de Pitești estis "reedukadcentro" por studentoj.