Kremenĉuk
El Vikipedio
Kremenĉuk, ukraine Кременчу́к, ruse Кременчу́г [kremenĉug], pole Kremeńczug estas grandurbo en Ukrainio, en la Poltava provinco.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- 49°04′00″N 33°25′00″O / 49.066667°N, 33.416667°OKoordinatoj: 49°04′00″N 33°25′00″O / 49.066667°N, 33.416667°O
- Supermara alteco: 80 m
- Poŝtkodo: 396 00 - 396 89
- Telefonkodo: 5366
- Loĝantaro: 231.200 en 2005
Geografio [redakti]
Kremenĉuk etendiĝas sur ebenaĵo laŭ Dnepro, pli precize laŭ Kremenĉuga rezervujo.
Historio [redakti]
Kremenĉuk estis supozeble fondita en 1571. Antaŭ 1655 ĝi estis riĉa kozako urbo. Dum la 2-a mondmilito la urbo suferis pro la germana okupo, la judoj estis ekstermitaj. Post la milito multe da loĝdomoj estis konstruitaj. La urbo evoluis, kiel grava industria loko. Oni produktas kamionojn, diversajn maŝinojn kaj kemiaĵojn, fine ankaŭ nutraĵojn.
Trafiko [redakti]
Kremenĉuk havas riveran havenon. Fervojoj startas al Poltava, Belorusio kaj Kirovohrado. Estas fervoja ponto tra la akvorezervujo.
Ĝemelurboj [redakti]
Sviŝtov, Bulgario
Providence, Usono
Snina, Slovakio
Michalovce, Slovakio
Barisav, Belarusio
Bitola, Makedonio
Venĝou, Ĉinio
Bydgoszcz, Pollando
Novomoskovsk, Rusio
Berdjansko, Ukrainio
Bila Cerkva, Ukrainio
Kolomeo, Ukrainio
Fontoj [redakti]
- Angla Vikipedio
