Diskuto:Kremenĉuko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La uzanto NachtReisender la 13-an de julio 2022 movis la titolon de formo Kremenĉuk al esperanta formo Kremenĉuko, kaj aldonis vortaran referencon. Tio estis bona paŝo, kaj la vortara referenco necesis, por pruvi ke la esperanta formo ne estus meminventita. Tiam ankoraŭ estis nacilingvaj formoj en la ukraina, rusa kaj pola. Hodiaŭ mi vidis la paĝon kaj nur trovis nacilingvan formon en la ukraina (mi ankoraŭ ne kontrolis, kiel elfalis la du aliaj nomoj). Kvankam mi komprenas ke iuj ukrainoj volas akcenti ke la urbo nun estas grandparte ukrainlingva, aparte por eksterlandanoj tamen estas bone meti almenaŭ la rusan nomon, ĉar mi en pluraj esperantaj tekstoj (inter alie pri SEU el la 1930-aj jaroj) ankaŭ vidis urbonomon Kremenĉug, kaj eksterlandano miros pri la lasta konsonanto en tiu vorto, kvankam per mencio de kaj ukraina kaj rusa nomoj kun latinliterigoj tuj klaras de kie venas la diferenco inter -k kaj -g, kaj ke neniu esperantisto mistajpis, sed simple estas pluraj historiaj nomoj. Mi ankaŭ bonvenigus reenmeton de la pola nomo, kaj supozas ke bonus ankaŭ enpreni la historiajn urbonomojn en la litova (la regiono dum jarcentoj estis parto de la Litova Grandprinclando), la hebrea kaj jida (ĉar ĉie en la regiono ĝis la dua mondmilito estis multaj judoj). Tion mi proponas ne el naciisma patriotismo por la rusoj, poloj, litovoj, hebreaj aŭ jidlingvaj judoj, sed simple pro historia ĝusteco. ThomasPusch (diskuto) 08:41, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Intertempe mi vidas, ke estis la uzanto NachtReisender, kiu je 23:09, 15 aŭg. 2022 elprenis la aliajn lingvoversiojn de la urbonomo. Mi ne volas ataki lin pri tio, bone komprenas liajn motivojn, sed tamen ne samopinias kun li, kiel mi notis supre. Do mi reenprenas ankaŭ la polan nomon, kaj ne kontraŭus ankaŭ menciojn de la litova, jida kaj hebrea nomoj. ThomasPusch (diskuto) 08:47, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas skribi la rusan kaj polan nomojn "historie ankaŭ ruse Кременчу́г, Kremenĉug, pole Kremeńczug" - kvankam tio estas ioma maltroigo, dum sen la vortoj "historie ankaŭ" povus sentiĝi troigo: ni scias ke laŭ la censo de 2001, pli-malpli 76 % de la urbanoj estis unuavice ukrainlingvaj, kaj 24 % estis unuavice ruslingvaj. Tio estas klare ruslingva malplimulto, sed tamen signifa malplimulto. ThomasPusch (diskuto) 08:54, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]