Jerome David Salinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerome David Salinger
Persona informo
Jerome David Salinger
Naskiĝo 1-an de januaro 1919 (1919-01-01)
en Novjorko
Morto 27-an de januaro 2010 (2010-01-27) (91-jaraĝa)
en Cornish
Religio Zeno vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko 1133 Park Avenue vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio • Columbia University School of General Studies • Valley Forge Military Academy and College • McBurney School • PS 6 vd
Subskribo Jerome David Salinger
Familio
Edz(in)o Claire Douglas vd
Infanoj Matt Salinger • Margaret Salinger vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto vd
Laborkampo beletro vd
Aktiva dum 1940– vd
Verkado
Verkoj La Gardisto en la Sekalo ❦
Naŭ Rakontoj ❦
Raise High the Roof Beam, Carpenters and Seymour: An Introduction ❦
Franny kaj Zooey vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jerome David SALINGER [sa'linĝer] (naskiĝis la 1-an de januaro 1919 en Nov-Jorko, mortis la 27-an de januaro 2010 en Cornish, kantono Sullivan, Nov-Hampŝiro). Li estis usona verkisto.

Jam kiel lernanto S. dediĉis sin al la verkado kaj ekde 1941 li publikigis kelkajn rakontojn en ĵurnaloj. En la jaro 1951 S. subite famiĝis per la romano The Catcher in the Rye, temanta pri 17-jara junulo, kiu vagante tra Nov-Jorko serĉas sian identecon.

Post sia granda sukceso Salinger verkis plurajn rakontojn. Ekde 1965 li tamen nenion plu publikigis, eĉ plene retiriĝis el la publika vivo. Li estas fama ermito en la literatura mondo, kaj multaj homoj opiniis lin freneza. En jurprocezo kontraŭ redaktoro, kiu volis eldoni kolekton da leteroj de Salinger al aliaj verkistoj, Salinger asertis ke li jam verkis pliajn romanojn, sed ne volas ilin eldoni. Li parolis en la angla, pol, germana kaj juda lingvoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis judo kaj la patrino kristanino, laŭdevene skota-irlanda; ŝi - por kontentigi siajn bogepatrojn - devis, edziniĝante, ŝanĝi sian nomon de Maria al Miriam. En 1937 la junulo - sendita de gepatroj - iris unue al Vieno por lerni la germanan lingvon kaj poste al Bydgoszcz en Pollando, kie li eklaboris en moderna buĉejo por spertiĝi pri familia profesio, ĉar lia patro posedis en Nov-Jorko grandan firmaon import-eksportan pri fromaĝoj kaj viandaĵoj.

En Usono li finis Militan Akademion. Kiel volontulo S. soldatiĝis por la dua mondmilito kaj eĉ partoprenis en la Elŝipiĝo en Normandio; ŝajne li estis ankaŭ unu el la usonaj soldatoj kiuj unuaj eniris en koncentrejojn. Tiu sperto permesis lin koni la militajn teruraĵojn kiuj poste influis al kelkaj liaj verkoj, sed kiuj ankaŭ deprimigis lin per posttraŭma malstabileco. Li edziĝis en 1945 kun franca kuracistino, sed la edzedco finiĝis divorce. En 1955 S. denove geedziĝis, kaj ankaŭ tiu ĉi edzeco finiĝis per divorco en 1967. Li interesiĝis pri la budhismo kaj hinduismo (ankaŭ poste pri multaj aliaj kredoj kaj terapioj) kaj ŝajne retiriĝis el la literatura vivo. Dume lia ĉefverko estis deviga legaĵo por bitnikoj kaj hipioj elvokante kontraŭdiraĵojn, ĝi estis kondamnata de amerikaj puritanoj kaj kristanaj amaskomunikiloj, sed ŝatata de akademianoj (laŭ Olaf Szewczyk, Dziennik. Gazeta Prawna, 1.02.2010).

biografio de la filino Margaret Salinger pri li

Post la sukceso de 1951 S. aperigis kelkajn rakontojn kaj novelojn, sed dum la 1960-aj jaroj li ĉesis publikigi, kvankam ŝajne li daŭre verkis romanojn kaj rakontojn; tiel li malfermis novan aspekton de literaturo: verki por si mem, tio estas ne por publikigi. Kvankam li ne partoprenis rekte en la literatura vivo, ofte li devis reaperi en polemikoj kaj eĉ juĝaj procezoj iniciitaj de li kontraŭ verkoj aŭ verkistoj pri sia figuro, verkoj aŭ leteroj aŭ supozataj daŭrigaĵoj de lia plej fama romano. La filino Margaret Salinger verkis libron en kiu li estas prezentata kiel frenezulo. La filo Matt Salinger estas aktoro. Post la fiaskaj geedziĝoj la verkisto havis multajn rilatojn kun virinoj kiuj deziris esti verkistoj, ĉiam tre junaj.

Salinger mortis la 27-an de januaro 2010 pro naturaj kaŭzoj, en sia hejmo en Cornish, kantono Sullivan, Nov-Hampŝiro, Usono.

Notindas du biografiaj verkoj pri Salinger de Ian Hamilton (1988) kaj Peter Alexander (1999).

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Catcher in the Rye (1951)
  • Nine Stories (1953)
  • Franny and Zooey (1961)
  • Hapworth 16, 1924 (1965)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]