Murska Sobota
El Vikipedio
Murska Sobota (ankaŭ slovene), germane Olsnitz, hungare Muraszombat estas urbo en Slovenio, en regiono Prokrajina Prekmurje. La nomo signifas Murasabato, ĉar proksime de rivero Muro ĉiusabate okazis foiro.
- Areo: 64 km²
- Loĝantaro: 20000
- Poŝtkodo:
- Telefonprefikso:
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ rojo Lendava, Mura estas en la proksimo. La urbo havas gravan trairan trafikadon fervoje kaj ĉefvoje inter Hungario kaj internaĵo de Slovenio.
En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio okazis en 1348 pri la komunumo. Katolika preĝejo konstruiĝis en la 14-a j.c. En 1605 la loĝantaro ne apogis Transilvanian princon Stefano Bocskai, sekve la urbeto plene detruiĝis. La rekonstruo okazis iomete pli fore, ĉe kastelo de Szapári (sapAri), sed ankaŭ tie la urbeto suferis pro inundoj. En 1910 loĝis 2748 da homoj (1305 hungaroj, krome slovenoj, kroatoj kaj germanoj). Ĝis 1920 la urbo apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, kies distriktejo estis.

