Bakonyszombathely
Bakonyszombathely (bakonjsombathej) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Kisbér. Bakony estas nomo de monto, szombathely signifas sabatoloko (ĉiusabate okazis bazarado).
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 37 km²
- Loĝantaro: 1500
- Poŝtkodo: 2884
- Telefonprefikso: 34
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ iama fervojo Pápa-Kisbér.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, baldaŭe avaroj alvenis. Pri la vilaĝo la unua skribita postsigno troviĝas el 1358. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1529. En 1636 familio Esterházy ekhavis la kampojn. Hungaroj kaj germanoj refondis la vilaĝon. Okazis incendio en 1792. La loĝantaro okupiĝis pri agrokulturo, bestobredado kaj en la proksimeco pri minado. Dum la 2-a mondmilito okazis grandaj bataloj. En 1949 bieno de Esterházy iĝis ŝtata bieno.
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika preĝejo de 1762
- luterana templo de 1739
- skulptaĵo pri Johano Nepomuka
- parko de bieno de Esterházy
