Nemčavci
El Vikipedio
Nemčavci, hungare Lendvanemesd estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Murska Sobota.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 3 km²
- Alto super marnivelo: 192 m
- Koordinatoj: 46°40′50.79″N 16°10′35.41″O / 46.680775°N, 16.1765028°OKoordinatoj: 46°40′50.79″N 16°10′35.41″O / 46.680775°N, 16.1765028°O
- Loĝantaro: 260
- Poŝtkodo: 9000
- Aŭtokodo: MS
Situo [redakti]
Nemčavci situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo.
Historio [redakti]
Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.
Fontoj [redakti]
- slovena Vikipedio
- w.ms.sik.si
- w.geopedia.si