Altusried

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Altusried
Blazono
Altusried (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Altusried in OA.svg
Federacia lando Bavario
Distriktaro Distriktaro Ŝvabio
Distrikto Distrikto Oberallgäu
Urborajtoj
Koordinatoj 47°48′0″N 10°13′0″O  /  47.8°N, 10.21667°O / 47.8; 10.21667 (Altusried)
Alto super la marnivelo 723 m
Areo 91,68 km²
Loĝantaro 9926 (stato 2013-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 08373, 08374 (Krugzell)
Poŝtkodo 87452
Aŭtomobila kodo OA
Oficiala kodo 09780112
Komunumestro Joachim Konrad
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
Komunuma retejo www.altusried.de
v  d  r
Information icon.svg

Altusried estas komunumo en suda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Oberallgäu kaj en la distriktaro Ŝvabio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2013 la komunumo havis 9 926 loĝantojn. Loko kaj regiono estas tre idiliaj kaj ŝatataj de turistoj. Menciindas la teatro en Altusried, kie kelkfoje en somero kvazaŭ la tuta loĝantaro prezentas profesiecan teatraĵon pri libereco kaj liberiĝo, ekzemple "Vilhelm Tell" aŭ "Johana de Orléans".

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1891 en la komunumo naskiĝis la Esperanto-pioniro kaj advokato Otto Eberler. Li estis komponisto de moderna dancmuziko kaj propagandisto de Esperanto en Germanio kaj eksterlando. En aŭgusto 1983 en Altusried okazis la 3-a Franc-germana junulara seminario de GEJ kaj JEFO.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

tipa loka bieno
kirko de la komunumoparto Frauenzell
la amfiteatrejo