Hans Hoffmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Hoffmann
Persona informo
Hans Hoffmann
Naskiĝo 27-an de julio 1848 (1848-07-27)
en Szczecin
Morto 11-an de julio 1909 (1909-07-11) (60-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Profesio
Okupo verkisto • prozisto • poeto • gimnazia instruisto vd
Laborkampo literaturopoezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans HOFFMANN (naskiĝinta la 27-an de julio 1848 en Szczecin, mortinta la 11-an de julio 1909 en Vajmaro) estis germana verkisto kaj pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de pastoro Albert Hoffmann (ĉe la Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo) li frekventis la Mario-gimnazion en la naskiĝurbo antaŭ studi ĉe la Bonna universitato, la Frederiko-Vilhelmo-universitato berlina kaj la Universitato de Halle. En Halle (Saale) li doktoriĝis en la jaro 1871-a. En 1872 li ekinstruistis ĉegimnazie. Ŝajne tiu ĉi deĵoro ne tro plaĉis al Hoffmann, kiun li ofte interrompis por vojaĝi en Turkion kaj Norvegion. Poste li ankaŭ studvojaĝe vizitis Italion kaj Greklandon. Li lernigadis ĉe Mario-gimnazio en Szczecin, en Słupsk kaj en Gdańsk.

En 1879 li forlasis sian profesion kaj ekvivis kiel liberprofesia verkisto. Inter 1882 kaj 1884 li ĉefredaktoris la berlinan gazeton "Deutsche Illustrirte Zeitung". Li skribis novelojn, historiajn romanojn, humuraĵojn kaj poemojn. Lia patrujo Pomerio ludis enverkare gravan rolon; ekz. la romano Wider den Kurfürsten (1894) temas pri la sieĝo de Szczecin fare de Frederiko Vilhelmo (Brandenburgio) dum 1676-1678.

Hoffmann ankaŭ vivis en Freiburg im Breisgau, Bozen kaj Potsdam (ekde 1890). En 1894 li translokiĝis al Wernigerode. En 1902 Hoffmann iĝis generalsekretario de "Germana Ŝiler-fondaĵo" en Vajmaro. Li estis edziĝinta kaj havis tri filojn kaj unu filinon. Ĉe la predikista domo de la komunumo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Szczecin troviĝis ĝis 1945 memortabulo germanlingva tekstanta Hier wurde der Pommerndichter Hans Hoffmann am 27. Juli 1848 geboren.[1]

Graveco[redakti | redakti fonton]

Hoffmann orientiĝis je realismo. Ĉe la fruaj verkoj li impresionisme priskribis naturon kaj homajn karakterojn. Humuro en la verko oftas, sed malbonas ne malofte la fina disvolviĝo de la intrigoj. Humuraĵojn li skribis ekz. pri sia instruista kariero. Romanfaradon li ankaŭ provis, sed lia "romano" Der eiserne Rittmeister en du volumoj evidentiĝas kiel nura ĉeno da noveloj. La romano situas en prusia eturbo dum la tempo de Napoleono Bonaparte kaj diskutatas la kontraŭo inter devoj kaj inklinoj. Liaj fabeloj ne atentindas, ankaŭ poeziaĵoj akompanantaj ĉiutagan vivon simplas.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Unter blauem Himmel. 1881. (noveloj)
  • Iwan der Schreckliche. 1888.
  • Von Frühling zu Frühling. 1889. (noveloj)
  • Der eiserne Rittmeister. 1890.
  • Geschichten aus Hinterpommern. 1891 (noveloj)
  • Das Gymnasium von Stolpenburg. 1891.
  • Vom Lebenswege. 1893. (poemoj)
  • Wider den Kurfürsten. 1894.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: Tie ĉi naskiĝis la pripomeria poeto Hans Hoffmann en la 27-a de julio 1848.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Otto Ladendorf: Hans Hoffmann - Sein Lebensgang und seine Werke. Berlin 1908.
  • Conrad Höfer (eld.): Briefwechsel zwischen Hans Hoffmann und Heinrich Seidel. Berlin, 1925.
  • Sonderheft Hans Hoffmann. Unser Pommerland 3/1926
  • Wolfgang Dahle: Zum 100. Todestag des Stettiner Dichters Hans Hoffmann. En: Die Pommersche Zeitung. Nr. 26/2009, p. 4.
  • Ernst Zahnow: Hans Hoffmann. Dem Gedenken des Dichters zu seinem 50. Todestage. In: Pommersche Saat. Heft 3/1959. Neudruck 1985, S. 679–683.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]