Diskuto:Klaipėda

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nomo "Klajpedo" aspektas kvazaŭ ĝi povus esti deca esperantlingva nomo por la urbo en Germanio kaj la resto de EU konata kiel Klaipėda. Sed mi neniam ĝis nun vidis tiun esperantlingvan nomon, kvankam mi plurdekfoje estis en la urbo, havas plurajn parencojn tie kaj parolas Esperanton jam dum iom da jaroj. Do: mi petas pri kelkaj referencoj, kiuj esperantlingvaj vortaroj citas tiun formon (PIV ĉiukaze ne) kaj en kiuj lokoj de la esperantlingva literatruo kaj gazetaro la nomo disvastiĝis. ThomasPusch (diskuto) 12:14, 1 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Ankoraŭ mankas ĉiu referenco pri esperantigo "Klajpedo" - La Ondo, BET kaj LitEA kutime en esperantaj tekstoj indikas la urbon per sia litova nomo. Sen ajna konvinka referenco esperantigo ne permeseblas. ThomasPusch (diskuto) 15:47, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]