De iure

El Vikipedio, la libera enciklopedio

De iurede jure, estas latina eldiro, kiu signifas laŭ vorte «laŭrajte», tio estas, laŭ jura agnosko, laŭleĝe. Ĝi malas al de facto, kiu signifas «fakte». Tiu eldiro estas tiele uzita en multaj lingvoj, sed oni skribu ĝin inter citiloj aŭ per klinaj literoj ĉar klare apartenas al la latina lingvo.[1]

Situacio de iure estas agnoskita de la valida leĝaro aŭ de la koncerna aŭtoritato pro traktato aŭ formala ago. La situacio de iure ne nepre akordiĝas kun la reala situacio kaj tiam ĝi malas la situacio de iure al tiu de facto. Ekzemple, persono povas havi postenon de iure, tio estas pro oficiala nomumo, sed ne plenumi ĝin praktike pro iu ajn tialo. Lando povas esti sendependa de iure kun agnosko de Unuiĝintaj Nacioj aŭ de la resto de landoj, sed praktike estas satelita ŝtato, tio estas, ĝia sendependo povas estis fikcia kaj ties povo povas esti komplete neniitaj de alia lando, ekzemple Okcidenta Saharo rilate al Maroko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]