Listo de latinaj eldiroj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Jen listo de eldiroj en la latina lingvo, aranĝita alfabete laŭ la unua vorto. Oni povas krei alian liston aranĝitan laŭ plej grava vorto. Inversan liston oni povas aranĝi laŭ kapvorto en Esperanto.


Ab initio nullum semper nullum.

Komence nevalora ĉiam restas nevalora.


Acer potor. (Horacio Satir 2; 8, 37)

Forta trinkemulo.


Ad Hominem

Al la homo (argumento kontraŭ homo prefere ol lia/ŝia ideoj)


Alea iacta est. (laŭ Suetonio, Cezaro tion diris tion transirante la liman riveron Rubikono.)

La kubo estas falinta.


Ave imperator, morituri te salutant.

Saluton imperiestro, la mortontoj vin salutas.


Brevis erat gaudium.

Mallonga estis la plezuro.


Captatio benevolentiae.

Indulga peto.


Ceterum censeo Carthaginem esse delendam. Kutima fina frazo de la paroladoj en la senato de Kato la pli maljuna.

Cetere mi opinias ke Kartago estas detruenda.


Cui bono? (Cicero pro Milone)

Al kiu bone?


Cuiusvis hominis est errare, nullius nisi insipientis in errore perseverare. (Cicero Philipp. 12, 2)

Ĉiu homo povas erari, nur stultulo restos en eraro.


Cultus magnificus addit hominibus auctoritatem. (Quint. 8 pro oem 20)

Luksa vivo pliigas prestiĝon de homoj.


Cum finis est licitus, etiam media sunt licita. Busenbaum Jesuiticus, Medulla theologicae moralis 1650

Se la fino estas permesita, ankaŭ la iloj estas permesitaj.


Delirant isti Romani! (Asteriks)

Frenezas tiuj Romianoj!


Difficile est satiram non scribere (Juvenalus, satiroj I, 30)

Malfacila estas ne skribi satire.


Dii nos quasi pilas homines habent. (Plautus Capt. Prol. 22)

La dioj havas nin homojn kvazaŭ kiel pilkoj.


Discordia maximae res dilabuntur

Malkonkordo mortigas la plej grandaj aferoj.


Ede, bibe, lude, post mortem nulla voluptas.

Manĝu, trinku, ludu, post morto neniu plezuro.


Felix, qui potuit rerum cognoscere causas. (Virg.Georg. 2, 490)

Feliĉa, kiu povis percepti la kialojn de la aferoj


Gutta cavat lapidem, non vi, sed saepe cadendo. (leteroj de Ovidio el pontio, Pontus IV, 10, 5)

Guto kavigas la ŝtonon, ne per forto sed per ofta falado.


Lapsus calami!

Skriba eraro!


Lapsus linguae!

Lingva eraro!


Lapsus memoriae!

Memora eraro!


Cogito ergo sum. (komenca frazo de la filozofio de René Descartes)

Mi pensas do mi estas.


(O) si tacuisses, philosophus mansisses. (Boetio)

(O) se vi estus silentinta, vi restus filozofo. Instruistoj de la latina ofte uzas tiun frazon kontraŭ erarantaj lernejanoj.


Pecunia, si uti scis, ancilla est; si nescis, domina.


Se vi povas uzi monon, vi estas ĝia dominanto; se ne, vi estas ĝia dominato


Ineptis!

Stultaĵo!


Sine ira et studio (Tacito Annales 1, 1)

Sen kolero kaj prefero.


Sine tempore

Sen akademia prokrasto, sen prokrasto post fiksita tempo.


Stupor et admiratio eum incessit.

Mirego kaj admiro lin subigis.


Redde Caesari quae sunt Caesaris, et quae sunt Dei Deo.

Redonu je Cezaro kio estas je Cezaro, kaj je Dio kio estas je Dio.


Veni, vidi, vici (Julio Cezaro)

Mi alvenis, rigardis, venkis

[redakti] Vidi ankaŭ