Mihai Eminescu
El Vikipedio
Mihai EMINESCU [mihaj' eminesku] (realnome Mihai EMINOVICI; naskiĝis la 15-an de januaro 1850 en Ipotești, norda Moldavio; mortis la 15-an de junio 1889 en Bukareŝto) estis rumana poeto.
De 1869 ĝis 1874 li studis filozofion en Vieno kaj Berlino. Reveninte en Rumanion li vivtenis sin i.a. kiel ĵurnalisto, instruisto kaj direktoro de biblioteko.
Per sia verkaro, konsistanta el rakontoj, poemoj, fabeloj kaj eseoj, li esence kontribuis al la mondvasta agnosko de la rumana literaturo.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Familio [redakti]
La patro estis Gheorghe Eminescu el Călinești, rumana vilaĝo en la distrikto Suceava, Bukovino, kiu tiam estis en la Aŭstra Imperio.
Verkoj [redakti]
- Sărmanul Dionis
- Călin, file din poveste (1876)
- Cezara (1876)
- Scrisorile (1881)
- Luceafărul (1883)
- Panorama deșertăciunilor (eld. 1903)
En Esperanto aperis [redakti]
- Luĉifero / Trad.: Jozefo Petrin. – San Francisco: California Publishing Company, 1998
- La Vesperstel’ - Luceafărul / Trad.: Jozefo E. Nagy. – Berkeley: Bero, 2000
- Eminescu en Esperanto. Poeziaĵoj / Diversaj tradukintoj. – Timișoara: Mirton, 2001; dua eldono, 2005
Eksteraj ligiloj [redakti]
- www.mihai-eminescu.net
- La poezio de Mihai Eminescu
- 2000 - jaro de Mihai Eminescu
- http://www.mihaieminescutrust.org
- Ĝis la stelo
- Mihai Eminescu en Enciclopedia României