Vladimir Voronin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vladimir Voronin
Vladimir Voronin

prezidanto de Moldavio
En funkcio:
7-a de aprilo 2001 – 11-a de septembro 2009
Sekvanto Mihai Ghimpu

Naskiĝo la 25-an de majo 1941(nun 1941-05-25) (nun 72-jara)
en Corjova, distrikto Dubăsari, Flago-de-Moldavio.svg Moldavio (tiutempe Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio)
Nacieco moldava
Politika partio Partio de Komunistoj de la Respubliko Moldavio
Profesio politikisto
v  d  r
Information icon.svg

Vladimir VORONIN (naskiĝis la 25-an de majo 1941(nun 1941-05-25) en Corjova, distrikto Dubăsari, Moldavio, do nun 72-jara) estas moldavia politikisto. Ekde la jaro 1994 li gvidas la nacian komunisma partion Partio de Komunistoj de la Respubliko Moldavio, kiu estis fondita nur en 1993. Antaŭ 1991 li membris en la sovetunia Komunista Partio de Moldavio, branĉo de la Komunista Partio de Sovetunio.

De la 7-a de aprilo 2001 ĝis la 11-a de septembro 2009 li estis la tria ŝtata prezidanto de Moldavio. Lia partio daŭre estas forta: En la parlamenta baloto de la 28-a de novembro 2010 la partio atingis 39,3 procentaĵojn de la voĉoj kaj restis la plej forta politika partio de la lando. Tamen pluraj nekomunistaj partioj kune en partia koalicio nun pli fortas ol la komunista partio.

poŝtmarko de 2006