Roza Ŝanina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Roza Ŝanina
Roza Ŝanina en 1944
Roza Ŝanina en 1944
Naskiĝo: 1924
en Flago de Sovetunio Jedma, Arĥangelska provinco, RSFSR, Sovetunio
Morto: 28-an de januaro 1945 (≈21)
en Orienta Prusio
Civila agado: instruistino
Soldata kariero
Rango: serĝento
Tempo de deĵoro: 19431945
Deĵoris en: Ruĝa Armeo
Speco: kaŝpafisto
Taĉmento: 184-a Pafila Divizio
3-a Belorusia Fronto
Militoj: Granda patriota milito
v  d  r
Information icon.svg

Roza Jegorovna ŜANINA (ruse: Роза Егоровна Шанина, 192428-an de januaro 1945) estis soveta kaŝpafisto dum la dua mondmilito. Ŝi konfirmite respondecis por mortigo de 54 malamikoj, inkluzive de 12 malamikaj kaŝpafistoj dum batalo je Vilno.[1][2] Studinte en instruista pedagogia instituto en Arĥangelsk ŝi fariĝis sperta kaj fidinda instruistino en infanvartejo. Poste ŝi propravole aliĝis al Vsevobuĉ kaj pli poste al akademio de centraj virinaj kaŝpafistoj en Podolsk. La 22-an de junio 1943 Ŝanina aliĝis la Ruĝan Armeon kaj la 2-an de aprilo 1944 ŝi ekservis en la 184-a pafila divizio, kie kreiĝis virina snajpera trupo. Ŝi estis aprezita per ordeno de Gloro la 18-an de junio kaj denove la 22-an de septembro 1944.

Shanina

Foje, akceptante ordonon de komandanto de bataliono por ke ŝi senprokraste revenu en postfrontejon, Ŝanina respondis „Mi revenos post la batalo“.[3] Tiuj ĉi vortoj poste fariĝis titolo de libro Reveninta el la batalo de Nikolaj Ĵuravljov. La 12-an de decembro 1944 Roza estis pafita en ŝultron kaj la 27-an de decembro 1944 ŝi estis aprezita per medalo por kuraĝo.

Ŝanina mortis en batalo proksime de ĥutoro en Rikhau. Ŝia bataltaglibro kaj kelke da leteroj estis publikigitaj. Stratoj en Arĥangelsk kaj en vilaĝo en Ŝangala kaj Strojevskoje estis nomitaj laŭ ŝi. Ŝanina havis kvar fratojn: Miĥail, Fedor, Sergej kaj Marat. Miĥail mortis dum sieĝo de Leningrado en 1941, dum Fedor estis mortigita la saman jaron dum Batalo de Kimrio. Sergej neniam revenis viva el la milito, sole la vivanta Marat estas survivinta persono.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Plua legado[redakti | redakti fonton]

  • Журавлëв, Н. После боя вернулась… (За честь и славу Родины). М., Досааф. 1985