Alina Kabaeva

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Alina KABAEVA (aŭ Kabajeva, ruse: Алина Кабаева (naskiĝis la 12-an de majo 1983 en Taŝkento, Uzbekistano) estas individua ritma gimnastanto el Rusio. Ŝi estas konata pro sia beleco kaj ekstreme fleksebleco. Ŝi altas 1,67 m kaj pezas 48 kg.

Alina ekgimnastikis en Taŝkento en 1987, en aĝo 4. Poste ŝiaj gepatroj translokiĝis al Rusio. Ŝi internacie debutis en 1996.

[redaktu] Venkoj

  • Eŭropa Ĉampioneco en Portugalio, 1998
  • Eŭropa Ĉampioneco 1999
  • Monda Ĉampioneco en Osaka, Japanio. 1999
  • Monda Ĉampioneco en 2003 en Budapeŝto, Hungario.

Kaj pliaj ĉampionecoj, ludoj

Dum oktobro de 2004, Kabajeva anoncias sian retiriĝon de la sporto. Post preskaŭ unujara laboro kiel modelulo, ŝi decidis reiri al la sporto (septembre de 2005).