Unueca Rusio
El Vikipedio
Unueca Rusio (en la rusa: Единая Россия, jedInaja rosIja) estas politika partio el Rusio. Fondita la 1-an de decembro 2001 el unuiĝo de pluraj parlamentanaj grupoj: "Unueco" (Единство), "Patrolando" (Отечество) kaj "Tuta Rusio" (Вся Россия).
Tiu partio sin deklaras centrisma kaj apogas la prezidanton de Rusio, Vladimir Putin. La prezidanto de la partio estas Boris Grizlov.
Eksteraj ligiloj [redakti]
TTT-ejo de la partio: www.er.ru