Barata rupio
El Vikipedio
La barata rupio (रुपया) estas la oficiala monunuo de Barato.
Unu rupio valoras 100 paisâ (पैसा) kaj ĉirkaŭ 0,015 € (aŭ 0,0215 usonaj dolaroj ) en januaro 2010 .
La nuntempa rupio devenas de la arĝenta rupî (11,50 g) kreita de Ŝir Ĥan Suri.
Monsimbolo [redakti]
La 15-an de julio 2010, la barata registaro elektis la simbolon (
), kiu estos de nun uzata por la rupio[1]. Ĝi konsistas el kunmeto de la nagariaj literoj "र" ("Ra") kaj du majusklaj latinaj "R" sen la vertikala streko. La plej uzataj simboloj de la hinda rupio estas nuntempe: Rs., Re., रू, aŭ ரூ (en la tamila) aŭ రూ (telugue).
La simbolo influiĝis de aliaj nuntempaj monunusimboloj kun duobla horizontala streko, kiel ekzemple €, $, ₤, ¥.
Tiu simbolo estos rapide aldonita al Unikodo.