Ukraina hrivno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hrivno
Ŝtato: Ukrainio
Subdivido: 100 kopekoj (kopijok)
Kodo laŭ ISO 4217: UAH
Mallongigo: Hryvnia symbol.svg, hrn.
Ŝanĝokurzo:
(Juni 2007)
1 EUR = 6,764 UAH
1 UAH = 0,1478 EUR
v  d  r
Information icon.svg
1-hrivna monbileto, antaŭa flanko
1-hrivna monbileto, malantaŭa flanko
100-hrivna monbileto, antaŭa flanko
1-hrivna monero
5-kopeka monero (5 kopijok)

La hrivno (ukraine Гривня; IFA: [ˈɦrɪu̯nʲɑ]) ekde la valuta reformo de la septembro 1996 estas la valuto de la ŝtato Ukrainio. La valuta kodo laŭ ISO 4217 estas UAH, la oficiala valuta simbolo la signo Hryvnia symbol.svg. Unu hrivno konsistas el 100 kopekoj (ukraina nomo latinliterigita singulare kopijka, plurale kopijok).

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam dum la epoko de la Kieva Regno sub la nomo GrivnaHrivnja ekzistis nacia valuto, kies valoro dum la 11-a jarcento korespondis al 400 gramoj da arĝento.

Ekzistis ankaŭ malpli altvaloraj moneroj: Nogata (ursolupo), Kuna (marteso), Vekŝa (sciuro). La kurzo estis: 1 Hrivnja = 20 Nogata = 25 Kuna = 100 Vekŝa.

Dum la 12-a jarcento la Hrivnja korespondis al proksimume 204 gramoj da arĝento.

Pli poste Hrivnja estis la nomo de certaj kupraj moneroj (2,5 aŭ 3 kopekoj), kaj Hrivenik (гривеник) la nomo por arĝenta moneroj en valoro de 10 kopekoj. Ĝis la epoko de Sovetunio uziĝis tiuj tradiciaj moneronomoj.

Dum la maltrankvilaj jaroj post la oktobra revolucio, en la nove fondita «Ukraina Popola Respubliko», kiu sendependiĝis de la Rusia Imperio, la oficiala valuto unue nomiĝis Karbovanec. Post la unuiĝo kun la «Okcidente Ukraina Popola Respubliko» sur la antaŭa areo de la habsburga imperio Aŭstrio-Hungario la 22-an de januaro 1918 la centra konsilio decidis pri la enkonduko de nova valuto — la hrivno. Ĝi konsistu el 100 kopekoj kaj havu la valoron de duona Karbovanec. La monbiletoj dum 1918 produktiĝis en Berlino, kaj sekve kaj la hrivnoj kaj la Karbovanec-oj estis oficialaj pagiloj.

Post la aliĝo de Ukrainio al la Sovetunio unue ekzistis monbiletoj kun la nomo «bolŝevisma milo», kiuj tamen havis tre malfavoran kurzon. Inter 1922 kaj 1924 estis valutaj reformoj, kiuj unue enkondukis valuton kun la nomo «sovetunia Ĉervonec», poste «sovetunia Karbovanec» kaj fine la «rublon».

Post la malfondo de Sovetunio kaj la fondo de nova ukraina ŝtato dum la jaro 1991 enkondukiĝis transira valuto (kupona Karbovanec / купоно-карбованець), kiu pro la ekonomia krizo tiutempa suferis je grandega inflacio: Dum 1992 la averaĝa kurzo estis 135 kuponoj kontraŭ unu germana marko, dum 1995 la kurzo estis 102.886 kuponoj kontraŭ unu germana marko.

La 25-an de septembro 1996 la ukraina prezidento Leonid Kuĉma deklaris valutan reformon, kiu rezultigis novan valuton kun la malnova nomo hrivno. La valuto, kiu ekcirkulis dum septembro 1996, estas kompare kurzostabila: Dum 1996, la kurzo estis ĉirkaŭ 1,21 hrivnoj kontraŭ unu germana marko (kompare 2,36 hrivnoj kontraŭ unu Eŭro), dum 2003 temis pri 7,46 hrivnoj kaj dum 2004 pri 6,68 hrivnoj kontraŭ unu Eŭro.

Moneroj[redakti | redakti fonton]

Regulaj moneroj ekzistas en valoro de 1 hrivno, de 1, 2, 5, 10, 25 kaj 50 kopekoj.

Modernaj monbiletoj[redakti | redakti fonton]

1-hrivna monbileto, 2004

1-hrivna monbileto[redakti | redakti fonton]

Sur la antaŭa flanko de la 1-hrivna monbileto bildiĝas la grandduko de Kievo Volodimiro la Granda (Володимир Великий, *960, †1015). La needza filo de la grandduko Svjatoslavo la 1-a el la dinastio de rurikidoj kaj la servistino Maluŝa regis inter la jaroj 980 kaj 1015 la Kievan Regnon. Dum tiu epoko la imperio tre ampleksiĝis kaj dum 988 estis kristanigita. La malantaŭa flanko de la nova monbileto de 2004 montras la mezepokan fortikaĵon (hrad) de Volodimiro en Kievo. Dum la jaro 2006 enkondikiĝis monbileto de la samaj motivoj, sed en la koloroj de la nacia flago de Ukrainio.

2-hrivna monbileto, 2004

2-hrivna monbileto[redakti | redakti fonton]

La bruna 2-hrivna monbileto de 2004, samkiel la unua eldono de 1996, bildigas la granddukon Jaroslavo la Saĝa kaj sur la malantaŭa flanko la Sofian katedralon de Kievo.

5-hrivna monbileto, 2004

5-hrivna monbileto[redakti | redakti fonton]

La blua 5-hrivna monbileto de 2004 montras Bohdan Ĥmelnickij kaj sur la malantaŭa flanko la preĝejon de Selo Subotovi.

10-hrivna monbileto, 2004

10-hrivna monbileto[redakti | redakti fonton]

La ruĝa 10-hrivna monbileto de 2004 bildigas portreton de Ivan Mazepa kaj sur la malantaŭa flanko la kavernan monaĥejon de Kievo.

20-hrivna monbileto, 2000
20-hrivna monbileto, 2003

20-hrivna monbileto[redakti | redakti fonton]

La 20-hrivna monbileto de 2003 montras, samkiel la antaŭa bileto de 1996, la galician ukrainan poeton Ivan Franko (Іван Франко, * 27-a de aŭgusto 1856, † 28-a de majo 1916). Fone videblas la deklivoj de la ukrainiaj Karpatoj. Ivan Franko krom Taras Ŝevĉenko estas la plej grava verkisto de la uktaina literaturo kaj simboligas la okcidentan parton de la ŝtato. Laŭ li dum la jaro 1962 la urbo Stanislaŭ rebaptiĝis Ivano-Frankivsk, kaj la saman nomon portas la Ivano-Frankivska provinco. La malantaŭa flanko montras bildon de la operejo de Lvivo. Malfone videblas ina figuro de la personigita «gloro» (ukrainie Слава, pole Slawa), kiu inter la du pliaj figuroj de «dramo» kaj «muziko» kronas la operejon, kiu konsideriĝas unu el plej belaj konstruaĵoj de orienta kaj meza Eŭropo. Ekde la jaro 1956 oni nomis la teatrejon laŭ Ivan Franko, kaj ekde 2000 ĝi nomiĝas laŭ Solomija Kruŝelnicka.

50-hrivna monbileto, 2004

50-hrivna monbileto[redakti | redakti fonton]

Sur la antaŭa flanko bildiĝas profesoro Miĥajlo Hruŝevskij (Михайло Грушевський, n. 29-a de septembro 1866, m. 25-a de novembro 1934). Li instruis en la universitato de Kievo kaj Lvivo, kaj verkis grandegan verkon pri la «historio de la Kieva Regno». Dum la ukraina revolucio de 1917 ĝis 1920 la profesoro estis la centran konsilion, la provizoran politikan reprezentaĵon de la ukraina nacio, kaj do estis la unua moderna ŝtatestro de Ukrainio. En la Sovetunio li konsideriĝis burĝe naciisma historiisto kaj la publikigo de liaj verkoj nur repermesiĝis dum la jaro 1989. Sur la nova 50-hrivna monbileto de 2004 la ŝiencisto bildiĝas en signife pli juna aĝo ol sur la malnova de 1996. La malantaŭa flanko de la nova bileto de 2004 montras la eksan pedagogian muzeon en Kievo, kie dum 1917 kaj 1918 kunvenis la centra konsilio.

100-hrivna monbileto, 2006

100-hrivna monbileto[redakti | redakti fonton]

La antaŭa flanko de la 100-hrivna monbileto bildigas la ukrainan nacian poeton Taras Ŝevĉenko (Тарас Шевченко, *9-a de marto 1814, † 10-a de marto 1861). Dum la unua 100-hrivna monbileto de la jaro 1996 bildigis la poeton en alta aĝo, la nova prezentas lin en juneco, laŭ la plej konata memportreto de li, farita dum la tempo de sia plej granda populareco. Fone bildigas la heroino Katarina de samnoma dramo de li. La malantaŭa flanko bildigas pejzaĝon de la rivero Dnepro kun la «monaĥa monteto» Ĉerneĉa Hora apud la urbo Kaniv kaj kun la tombejo de Ŝevĉenko borde de la rivero.

200-hrivna monbileto[redakti | redakti fonton]

La plimulte violkolora monbileto de 200 hrivnoj de la jaro 2007 montras portreton de Lesja Ukrainka. La malantaŭa flanko bildigas partojn de la kastelo de Lucko.

500-hrivna monbileto, 2006

500-hrivna monbileto[redakti | redakti fonton]

La plimulte oranĝa monbileto de 500 hrivnoj bildigas portreton de Hrihorij Skovoroda. La dorsa flanko montras la akademion Mohila de la nacia universitato de Kievo.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

float

Ĝia kodo laŭ ISO 4217 estas UAH. Ĝia difera kodo estas 980, ĝia oficiala mallongigo estas hrn (cirile : грн). Tamen, en 2004, la Nacia Banko atingis akcepton de norma nova simbolo, bazita sur la cirila letero « gë » minuskle “г” (kiu en la ukrajna alfabeto signas [h] kaj ne [g] kaj estas eldirita « hë »), komenclitero de la ukrajna nomo de la mono skribita kursive гривня kaj pligrandigita (ĝi tiam spegule similas S), kun du horizontalaj strekoj kiuj simbolas stabilecon same kiel ĉe Eŭro (€) aŭ Japana eno (¥).

La simbolo de la valuto Hryvnia symbol.png en la Unikoda standardo troveblas en la pozicio U+20B4: ₴. Ĝi tamen nur videblas kun taŭga komputila literaro, kiu bildigas tiun karaktron.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]