Bulgara levo
El Vikipedio
La bulgara levo (bulgare: лев [lev] = leono) estas la valuto de Bulgario.
Centono de levo nomiĝas стотинка [stotinka], de сто = cent. La nomo levo venas de la bulgara nacia besto, la leono, kiu estis stampita sur la unua moneroj.
Ĝis 1999 validis la (nun tiel nomata) malnova levo (kodo laŭ ISO 4217: BGL). La 5-an de julio 1999 ĝin anstataŭis nova levo (BGN), kies kurzo al la eŭro estas ŝtate garantiita laŭ tiu de la eksa germana marko (1 eŭro = 1,95583 levoj). Cirkulas moneroj de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 centonoj kaj de 1 levo, kaj biletoj de 1, 2, 5, 10, 20, 50 kaj 100 levoj.
Bulgario celas al enkonduko de la komuna eŭropa valuto eŭro ĉirkaŭ la jaro 2009.
Ankaŭ la nomo de la najbarlanda rumana valuto, leŭo, deriviĝas de la vorto por leono.
[redaktu] Monbiletoj
La monbiletoj montras jenajn portretojn:
- 1 levo: sanktulo Ivan Rilski
- 2 levoj: patrulo Paisij Ĥilendarski, bulgara historiografo
- 5 levoj: Ivan Milev, pentristo
- 10 levoj: Petr Beron, enciklopediisto
- 20 levoj: Stefan Stambolov, politikisto
- 50 levoj: Penĉo Slavejkov, poeto kaj verkisto
- 100 levoj: Aleko Konstantinov, verkisto
[redaktu] Vidu ankaŭ
- la paĝon pri la jam pretaj bulgaraj eŭro-moneroj
[redaktu] Retaj ligiloj
Albana leko | Belarusa rublo | Brita pundo | Bulgara levo | Ĉeĥa krono | Dana krono | Estona krono | Eŭro | Feroa krono | Gibraltara pundo | Guernsey-pundo | Hungara forinto | Islanda krono | Isle-of-Man-pundo] | Jersey-pundo | Konvertebla Marko de Bosnio kaj Hercegovino | Kroata kunao | Latva lato | Litova lido | Makedona denaro | Moldava leŭo | Norvega krono | Pola zloto | Rumana leŭo | Rusa rublo | Sveda krono | Svisa franko | Serba dinaro | Slovaka krono | Transnistria rublo | Turka liro | Ukrainia hrivno

