Leŭo
El Vikipedio
Leŭo estas la nacia rumana valuto, unuafoje uzata en 1867. En la rumana la nomo estas 'leu' [leŭ] kaj signifas 'leono'. La pluralo estas 'lei' [lej]. Ĝi estis reskalita je la 1-a de julio 2005. Unu eŭro valoras 3,6 leŭojn (samnoman valuton cetere krome uzas la ŝtato Moldavio, kulture proksime ligita kun la nuna Rumanio).
La bildoj sur la novaj biletoj egalas tiujn de la malnovaj (kiuj restas validaj ĝis 2006-12-31), por faciligi la ŝanĝon. Tute nova estas bileto de 500 leŭoj; la malnovaj biletoj atingis nur 1.000.000.
La valuta kodo de la nova valuto estas RON, tiu de la antaŭa estis ROL. Unu leŭo egalas al 100 bani (centimoj; bani estas kutima rumana vorto por "mono").
La nomo "leono" devenas de holandaj taleroj, kiuj estis uzataj en Rumanio en la 17-a jarcento kaj kiuj portis bildon de leono.
[redaktu] Retaj ligiloj
www.bnro.ro paĝoj de la Nacia Banko de Rumanio (en la rumana kaj angla lingvoj)
bildoj de cirkulantaj pagiloj
Albana leko | Belarusa rublo | Brita pundo | Bulgara levo | Ĉeĥa krono | Dana krono | Estona krono | Eŭro | Feroa krono | Gibraltara pundo | Guernsey-pundo | Hungara forinto | Islanda krono | Isle-of-Man-pundo] | Jersey-pundo | Konvertebla Marko de Bosnio kaj Hercegovino | Kroata kunao | Latva lato | Litova lido | Makedona denaro | Moldava leŭo | Norvega krono | Pola zloto | Rumana leŭo | Rusa rublo | Sveda krono | Svisa franko | Serba dinaro | Slovaka krono | Transnistria rublo | Turka liro | Ukrainia hrivno
| Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |

