Cifereca valuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cifereca valutocifereca mono estas interret-bazita interŝanĝilo (tio estas, distingaj el fizikaj, kiaj monbiletoj aŭ moneroj) kiu montras trajtojn similajn al fizikaj valutoj, tamen, permesas tujajn komercajn operacojn kaj senliman transdonon de posedecon. Kaj virtualaj valutoj kaj kriptovalutoj estas tipoj de ciferecaj valutoj, sed male malĝustas. Kiel ĉe tradicia mono, ankaŭ tiuj valutoj povas esti uzataj por aĉeti fizikajn varojn kaj servojn sed ankaŭ povas esti limigitaj al certaj komunumoj kiaj ekzemple por uzado ene de reta ludo aŭ socia retejo.[1] Ciferecaj valutoj kiaj Bitmono (bitcoin) estas konataj kiel "malcentrigitaj ciferecaj valutoj," en la senco ke ne estas centra punkto de kontrolo super la monprovizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. What is bitcoin?. CoinDesk. Alirita 24a de Januaro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-03-29. Alirita 2021-10-01.