Andrés Bello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andrés Bello
Andrés Bello
venezuela humanisto, poeto, leĝisto, filozofo, edukisto kaj filologo
Naskiĝo 29-a de novembro, 1781
en Karakaso, Venezuelo
Morto 15-a de oktobro, 1865
en Santiago, Ĉilio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Andrés BELLO (elp. AnDRES BEljo aŭ BEĝo) (naskiĝis en Karakaso, Venezuelo, la 29-an de novembro 1781, mortis la 15-an de oktobro 1865) estis venezuela humanisto, poeto, leĝisto, filozofo, edukisto kaj filologo, kies verkaro konsistigas gravan parton de la hispanamerika kulturo.

Bello studis liberalajn artojn, juron kaj medicinon ĉe la Universitato de Karakaso kaj famiĝis pro siaj fruaj verkaĵoj kaj tradukaĵoj, redaktis la Gaceta de Caracas kaj tenis gravajn postenojn en la registaro de la kapitanujo de Venezuelo. Li akompanis Alexander von Humboldt en parto de ties Latin-Amerika ekspedicio (1800) kaj estis dum mallonga tempo instruisto de Simón Bolívar.

Kiel Unua oficisto de la Eksterlanda Sekretario de Venezuelo post la puĉo en la 19-a de aprilo 1810, li estis sendita al Londono kiel Diplomatia Reprezentanto kaj tenis tiun postenon ĝis 1813. Tie li renkontiĝis kun Francisco de Miranda kaj frekventis ties bibliotekon en strato Grafton, aldone al tiu de la Brita Muzeo.

Li restis en Londono ĝis 1829. Li plenumis diplomatiajn aferojn por Ĉilio kaj Granda Kolombio. Li daŭre favoris la sendependecon de la hispanamerikaj landoj. Kiel fondinto de la Amerika Societo, li promociis la eldonadon de du gravaj magazinoj: "La Amerika Biblioteko" (1823, "La Biblioteca Americana") kaj "La Amerika Repertuaro" (1826-1827, "El Repertorio Americano"). Sian plej faman poemon "La agrikulturo de la tropika zono" ("Silva a la Agricultura de la Zona Tórrida") li verkis en tiu periodo, en 1826. Ĝi devus esti parto de longa eposa poemo, "América", kiun li neniam finis.

En 1829 li vojaĝas al Ĉilio, kie li restos la cetero de sia vivo.

En 1830, li fariĝis Rektoro de la Kolegio Santiago kaj iĝis fondinto-redaktoro de "El Araucano". Li estis elektita senatano kaj tenis diversajn registarajn postenojn en Ĉilio. Post la establo de la Universitato de Ĉilio en 1842, li estis ties Rektoro por la resto de sia vivo.

Unua eldono de la Civila Leĝaro 1856

En 1847 aperas lia verko Kastilia Gramatiko Celita por la Uzo de Amerikanoj, la unua Hispan-Amerika Gramatiko, kun multaj originalaj kontribuoj, produkto de longaj jaroj de studado. Reeldonita tra la jaroj kun multaj revizioj, la plej grava el kiuj estas de Rufino José Cuervo, tiu estas ankoraŭ valora referenca verko. Bello akceptiĝis en la Reĝa Akademio de la Hispana Lingvo kiel korespondanta membro en 1861.

Ĉefe lia verko estas la redakto de la Civila Leĝaro, leĝigita de la Ĉilia Kongreso en 1855. Li laboris super tiu leĝaro por dudek jaroj.

Inter lia tiutempa verkaro elstaras la libera traduko de la "Preĝo por ĉiuj" de Victor Hugo, kiu estas konsiderata de multaj la pli bona ĉilia poemo de la 19-a jarcento.

Bello aperas sur la dumil-bolivaraj biletoj de Venezuelo kaj la 20-mil-pesaj biletoj de Ĉilio.

La asteroido 2282 Andrés Bello, malkovrita en 1977, estis tiel nomita en lia honoro.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]