Francisco de Miranda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francisco de Miranda by Tovar y Tovar.jpg

Francisco de Miranda (naskiĝis 28-an de marto 1750 , mortis 17-an de julio 1816 ) estis sudamerika batalanto por sendependigo kaj liberigo de la kolonioj ("El Precursor") kaj generalo.


Li militis en diversaj militoj por sendependo kaj demokratio, sed ĉefe en Usono, Francio kaj Sudameriko.

Li influis super aliaj sudamerikestroj kiel Simón Bolívar kaj Bernardo O'Higgins.

Je la 21a jaroj, li translokiĝas al Hispanio kie lernas la militarton, en sia funkcio de oficiro de la hispana armeo. Tie mem, komencis siajn kontaktojn kun la ilustritaj medioj, speciale kun la enciklopedismo. Lia aliĝo al la kontraŭabsolutisma kaŭzo ne estis nure lirika, sed ĝi estis alportata al la tereno de la faktoj, en ĉiuj oportunoj prezentitaj al li, komencante per la sendependiga milito de la unua respubliko de la moderna epoko, ĉar li kondutis kuraĝe en la Pensacola-batalo en 1870, en la tiamaj britaj posedoj en Ameriko.

Post la realigo de ĉi tiu kampanjo, en 1875 li reiras al Eŭropo. En londono, li solicitas apogon celantan akiri la sendependiĝon por la hispanamerikaj kolonioj. Dum sia ir-reveno tra la malnova kontinento, li atingas la kortego de la Imperiestra Katarina II en Sankta Peterburgo, sukcesante interesigi ŝin pri siaj klopodoj.

Samtempe kun la krevo de la Franca Revolucio, li enkorpiĝis denove al la liberkaŭzo, kaj lia kuraĝa agado akiris al li la gradon de Marŝalo de Kampo. Plie, lia nomo restis gravurita apud tiuj de aliaj luktintoj en la Triumfarko de Parizo.

En la lasta jardeko de la XVIIIa jarcento li klopodis interesigi W. Pitt pri la politika kaj armea helpo al la hispanaj kolonioj. En la sama urbo, li fondis Sendependigistan Loĝion, kiu ricevis en ĝi aliajn amerikajn patriotojn kiuj subtenadis la samajn idealojn de la Prekursoro.

Je tiu aĝo, kiam la plimulto de la genihomoj komencas pensi pri la redaktado de siaj memoroj, Francisko de Miranda havas la spiritan junecon kaj la sufiĉan kuraĝon por entrepreni la plej fantastan kaj ambician el siaj grandaj aventuroj. En 1806 li organizis ekde Usono iun ekspedicion, konsistantan el 200 homoj en tri ŝipoj, kiu malsukcesis fronte al la marbordoj de Puerto Cabellos. Poste li atingas refari siajn fortojn kaj akiris momentajn verkojn kun la sinsekvaj malvenkoj devigis lin retiriĝi.

Dum nepra ekzilo en Londono, okazis la venezuela revolicio kaj li estas vokata far liaj sampatrianoj cele partiĝi en la proklamado de la sendependiĝo en la jaro 1811. Ĉe lia alveno al Venezuelo oni koncedas al li gradon de generalisimo kaj denove intervenas en la lukto por la libero, venkate unufoje pli per la realismaj fortoj en La Guaira, portate kiel kaptito al la kel-karcero de la Carraca en Cádiz, kie li mortas en 1816.

Referenco: Venezuela Stelo, numero 13, 1978, paĝoj 3a kaj 4a.