Konvertebla kuba peso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konvertebla kuba peso
peso cubano convertible
Ŝtato: Kubo
Subdivido: 100 centavoj (centavos)
Kodo laŭ ISO 4217: CUC
Mallongigo: $
Ŝanĝokurzo:
(7-a de septembro 2009)
1 CUC = 1,08 USD (fikse) 1 Eŭro = 1,3206 CUC
v  d  r
Information icon.svg

La konvertebla kuba peso (hispane peso cubano convertible), mallongigite CUC kaj en neformala lingvouzo ankaŭ nomata hispane ChavitoFula kaj esperante kuko,[1] estas unu el du valutoj en Kubo kaj origine enkondukiĝis kiel loka alternativo al la usona dolaro. Nuntempe ĝi servas kiel paga unuo inter kubaj entreprenoj, kiel pagilo por eksterlandaj turistoj kaj por aĉeto de tiel nomataj "luksaj varoj", do varoj kutime ne aĉeteblaj per la "nacia valuto" kuba peso. Ambaŭ kubaj valutoj dividiĝas en 100 centavojn. La kodo laŭ la normo ISO 4217 estas CUC. Malgraŭ sia nomo la peso convertible ne estas libere konvertebla.

Monbiletoj kaj moneroj[redakti | redakti fonton]

Cirkulas monbiletoj je 1, 3, 5, 10, 20, 50 kaj 100 konverteblaj pesoj, kaj moneroj en valoro de 1, 5, 10, 25 kaj 50 konverteblaj centavoj, plus 1 kaj 5 konverteblaj pesoj.

La 1-pesa monbileto montras je sia antaŭa flanko la „monumenton por José Martí“, je la dorsa flanko grafikaĵon pri la „Caída en combate de José Martí“.

La 3-pesa monbileto montras je sia antaŭa flanko la „monumenton por Che Guevara“, je la dorsa flanko grafikaĵon pri „La batalo de Santa Clara“.

La 5-pesa monbileto montras je sia antaŭa flanko la „monumenton por Antonio Maceo“, je la dorsa flanko grafikaĵon pri la „Protesta de Baraguá“.

La 10-pesa monbileto montras je sia antaŭa flanko la „monumenton por Máximo Gómez“, je la dorsa flanko grafikaĵon pri la „Revolución energética“.

La 20-pesa monbileto montras je sia antaŭa flanko la „monumenton por Camilo Cienfuegos“, je la dorsa flanko grafikaĵon pri la „Operación Milagro“, kuba-venezuela projekto pri operacioj de okulaj malsanoj.

La 50-pesa monbileto montras je sia antaŭa flanko la „monumenton por Calixto García“, je la dorsa flanko grafikaĵon pri „La batalla de ideas“, "la batalo de ideoj".

La 100-pesa monbileto montras je sia antaŭa flanko la „monumenton por Carlos Manuel de Céspedes“, je la dorsa flanko grafikaĵon pri la „Bolivara Alternativo por Ameriko“.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam la kuba ekonomio post la kolapso de la Sovetunio eniris profundan krizon, la kuba registaro en la jaro 1993 decidis oficialigi la uzon de la usona dolaro kiel enlanda pagilo. En la sekva jaro enkondukiĝis la konvertebla peso, el valuta vidpunkto fakte ekvivalento de la usona dolaro, sed tamen laŭ aspekto estis enlanda pagilo.

La turistoj, kies nombro en la 90-aj jaroj forte kreskis, nun devis pagi (preskaŭ) ĉion en dolaroj. Tiumaniere la ŝtato sekurigis al si konstante fluantan fonton de eksterlanda mono. Por la turistoj ekestis "dolaraj vendejoj" simile al la Intershop-vendejoj, kiuj ĝis 1990 ekzistis en GDR. En ili haveblis ĉiaj "luksaj varoj" - tiel definiĝas ĉiuj varoj kiuj ne aŭ nur plej malofte haveblas kontraŭ la "nacia valuto" kuba peso. Povas temi ankaŭ pri "normalaj" nutraĵoj, ne nepre pri tre malkutimaj varoj. Pli poste ankaŭ la kubanoj ekrajtis tie aĉeti. Ĉar en tuij vendejoj ekzistis multaj varoj krome ne havebaj, ekestis paralela valuto, kiun ĉiu ŝtatano aprezis posedi. Laboristoj en tabakaj kaj sukerkanaj produktejoj dumtempe ricevis parton de sia salajro en dolaroj.

En 2004 la usona dolaro deklariĝis ne plu permesata pagilo en Kubo. Ĝian lokon plene transprenis la konvertebla kuba peso. Oficiale Fidel Castro klarigis tion per "agado de krimaj bandoj de la usona imperio kontraŭ Kubo". Praktika kialo de la ŝtato probable simple estis pli bona profitigo el la fontoj de eksterlanda valuto, ĉar la ŝanĝojn de aliaj valutoj al kaj el konvertebla kuba peso monopolas la kubaj bankoj, kiuj tial plene profitas de la ŝangaj kotizoj. Krome kompreneble plimultiĝis entute la neceso je valutoŝanĝo, ĉar konverteblaj kubaj pesoj nur aĉeteblas enlande, kaj ne havas sencon transporti ĝin eksterlanden. La 8-an de novembro 2004 plenumiĝis la konverto de ĉiuj dolaraj bankaj kontoj en Kubo al kontoj en konverteblaj pesoj. Praktike tio nur estis nomŝanĝo - la sistemo de du valutoj en sama lando restis.

Valutoŝanĝa kurzo[redakti | redakti fonton]

La konvertebla peso estas ligita al la kurzo de la usona dolaro. Komence la rilato estis 1:1, la 9-an de aprilo 2005 la konvertebla peso estis deklarita pli valora ol la dolaro: ekde tiam la oficiala kurzo inter la konvertebla peso kaj la usona dolaro estas 1:1,08. De la monsumo en CUC estas forprenata ŝanĝokotizo de (principe) 3 %, kiel ke la fakta kurzo estas 1:1,11341[2]. La ŝanĝokotizo kaj la sekva fakta kurzo tamen povas minimume varii de banko al banko.

La ŝanĝokurzoj de aliaj valutoj (ekzemple de la Eŭro) al la konvertebla peso sekve kalkuliĝas el la aktuala taga kurzo de tiu valuto al la usona dolaro, kaj el la fiksa ŝanĝorilato usona dolaro/CUC. Kontantan monon en usonaj dolaroj kubaj bankoj aĉetas kun aldona subtraho de 10 % de la mona valoro, dum aliaj eksterlandaj valutoj estas aĉetataj plenvalore.

Ĉar la konvertebla peso ne estas valuto komercata en internaciaj valutaj merkatoj, pagoj per kreditkartoj (ekzemple Euro-/Mastercard, VISA) kalkuliĝas en usonaj dolaroj. Do la pagita vara prezo respektive la de kuba banko elpagita sumo de konvertablaj pseoj estas trakalkulata al usonaj dolaroj, ekzemple laŭ kurzo 1: 1,11341. Pago de 100 konverteblaj pesoj do kaŭzas fakturigon de 111,34 usonaj dolaroj. Multaj eksterlandaj vojaĝantoj al Kubo pro tio erare pensas, ke kreditkarta pago kaŭzus krompagon de 10 procentaĵoj: Fakto estas, ke la kotizoj de la kuba kreditkarta firmao ankoraŭ aldoniĝas.

La valutoŝanĝa kurzo inter la konvertebla peso kaj la "normala" kuba peso estas fiksite je momente 1:24 (vendo de CUC) resp. 1:25 (aĉeto)[3]. En la popolekonomia buĝeto de la kuba registaro tamen la du valutoj traktiĝas kvazaŭ interŝanĝeble, do en rilato 1:1.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nomo kuko estis vaste uzata dum la 95-a UK en Havano, ankaŭ mem de la kubaj kaj UEA-organizantoj de la kongreso.
  2. informo de la Metropolitena Banko de Kubo
  3. interkonsento 13/2005 de la komitato pri valuta politiko de la kuba centgra banko (hispane)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]