Carlos Manuel de Céspedes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carlos Manuel de Céspedes
Ruinoj de La Demajagua

Carlos Manuel de Céspedes del Castillo naskiĝis en la antikva provinco Oriento (Kubo), nuntempe Granma (provinco), la 18-an de aprilo 1819 en Bayamo, Kubo - m. en 1874) estis kuba politikisto kaj militisto.

Filo de Jesús María Céspedes y Luque ankaŭ naskiĝinta en Oriento kaj de Francisca de Borja López del Castillo y Ramírez de Aguilar, naskiĝinta en Santa María del Puerto del Príncipe. Li devenis el riĉa familio dediĉita al la sukerindustrio. Li studis en la Havana Universitato kie abiturientiĝis en 1840. Vojaĝis al Hispanio cele al la daŭrigo de siaj studoj kaj frekventis frankmasonajn societojn kie li partoprenis revoluciajn kaj kontraŭregistarajn agadojn pro kio estis arestita de la hispanaj aŭtoritatuloj. Kiam li revenis al Kubo estis pli konvinkita pri la neceso kaj urĝeco de la sendependeco de Kubo, tiacele li serĉis kontaktojn kun oponantoj de la kolonia reĝimo, kiel Salvador Cisneros Betancourt Marqués de Santa Lucia, Bartolomé Masó kaj “Perucho” Figueredo. La plimulto de tiuj ĉi homoj venis el sukerindustriaj familioj de Oriento. Finfine decidiĝis kaj organizis kaj gvidis la Ribelon en Demajagua (10-an de oktobro 1868) kiu estas konsiderita kiel la komenco de la milito por la kuba sendependeco kaj ankaŭ komenco de la unua periodo de la milito konata kiel "Dekjara Milito (Kubo)" (1868-1878), ofertis la liberecon de siaj sklavoj kaj invitis ilin batali kune kun li por la sendependeco.

Céspedes estis la reprezentanto de la plej radikala flanko de la revolucio, proponis la gradan abolicion kun monkompenso de la sklaveco.

La Manifesto[redakti | redakti fonton]

Céspedes ellaboris la Manifeston de la 10a de Oktobro kiu diskonigis la celojn kaj kaŭzojn de la kreoloj, nun konvertitaj en kubanojn, kiu deklaris ke la kubanoj defendos violente se necesas, sian naskiĝlokon kaj agnoskis ĝin kiel Patrion kaj Nacion.

En tiu ĉi historia dokumento estis traktitaj inter aliaj aspektoj:

«... Neniu ignoras ke Hispanio regas la Insulon de Kubo per sangumita fera brako... ke ĝi estas senigita de ĉiaj liberecoj, politika, civila, religia, ĝiaj malfeliĉaj filoj estas elpelitaj de sia tero al foraj klimatoj aŭ ekzekutitaj sen proceso aŭ militaj komisionoj ... ĝi estas senigita je la rajto kunveni kie ajn...»

Ĉefaj Bataloj[redakti | redakti fonton]

Li gvidis la trupojn la 11-an de oktobro dum la Batalo de Yara, unua batalo kaj unua malvenko de kiu estos la estonta Kuba Liberiga Armeo. Li partoprenis kaj gvidis, kune kun aliaj patriotoj, la konkeron de Bayamo la 20-an de oktobro.

Eksiĝo[redakti | redakti fonton]

Reprezentanto de la Asembleo de Guáimaro de la iama provinco Oriento, Céspedes arde defendis sian kriterion kontraŭ la kriterio de Ignacio Agramonte kaj aliaj, t.e. la neceso de registaro gvidata de militistoj sen la pezo de civiluloj kiuj bremsus la rapidan disvolviĝon de militistaj agadoj. Pro sia laboro en tiu ĉi asembleo serĉi la unuecon, li estis nomumita Prezidento de la Ĉe-Milita Respubliko. Lia regado etendiĝis de la jaro 1869 ĝis la 27-a de oktobro 1873 en kiu la Ĉambro de Reprezentantoj eksigis lin.

Lia eksiĝo, kune kun la forpaso de Ignacio Agramonte unu jaron antaŭe, sterkis la grundon por la florado de la malordo, malobeo, regionismo kaj sendisciplineco de la Liberiga Armeo, kiuj multe suferigis la kuban popolon dum tiu ĉi milito.

Patro de la Patrio[redakti | redakti fonton]

Lia figuro estas konsiderata kiel ekzemplo pri honesteco kaj kuraĝo. Li oferis sian propran familion kaj riĉaĵojn por la sendependeco de Kubo. Li estas konata kiel la Patro de la Patrio pro lia necedemo antaŭ la hispana propono liberigi sian filon Oscar, se li rezignus pri la sendependaj principoj. Kolere li respondis ke ne nur Oscar estas mia filo sed ĉiuj kubanoj estas miaj filoj.