Antonio Maceo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antonio Maceo Grajales

Antonio Maceo y Grajales naskiĝis en Santiago de Cuba (Kubo), la 14-an de junio 1848 kaj forpasis en Punta Brava, la 7an de decembro 1896), estis la dua Militestro de la Kuba Liberiga Armeo. Konata kiel "La Kupra Titano" Maceo estis unu el la sendependentistaj gvidantoj plej gravaj en la dua duono de la 19-a jarcento en Kubo kaj Latinameriko.

Lia militista kariero komenciĝis kun la Liberiga Kuba Armeo kune kun lia patro kaj aliaj fratoj kiuj sekvis Carlos Manuel de Céspedes-n kiel soldatoj. Pro sia kuraĝeco dum la bataloj, liaj lertaj strategioj kaj ekzempliga disciplino rapide ascendis en la militista skalo malgraŭ la rasismaj kaj klasismaj tendencoj de la patriotoj mem, kies originoj estis burĝaj aŭ aristrokrataj. La malriĉa origino kaj haŭtkoloro de Maceo prokrastis la ascenson al Generalo kvankam la gradoj Koronelo kaj Brigadgeneralo jam atingis rapide. La homoj sub lia mandato eknomis lin "La Kupra Titano" pro lia eksterordinara forto kaj rezistado al la vundoj kaŭzitaj de la kugloj. Agnoskis kiel estro kaj instruisto al la dominikano Máximo Gómez, kiu kun la paso de la jaroj konvertiĝis en la Ĉefgeneralo de la Liberiga Kuba Armeo. La uzado de la maĉeto kiel armilo de Gómez, kiel anstataŭanto plej bona de la hispana sabro kaj pro la manko de fajrarmiloj kaj kugloj estis adoptita de Maceo kaj liaj trupoj.

Antonio Maceo energie malakceptis la militistajn ribelojn de Vicente García en Lagunas de Varona kaj Santa Rita, kiuj minacis la unuecon de la sendependentista armeo kaj favoris la regionisman klimaton de la regiono Las Villas. La disdividoj, regionismo kaj la sendisciplino kontribius eviti la invadon al la okcidenta regiono kaj la malvenko de la revolucio en ĝia una periodo el kio profitis la hispanan generalon Arsenio Martínez Campos, honora militisto kiu ofertis pacajn garantiojn, amnistion por la revoluciistoj kaj laŭleĝaj reformoj ŝanĝe de la ĉeso de la milito kiu en 1878 atingis 10 jarojn.

Antonio Maceo estis unu el la kubaj gvidantoj kiuj rifuzis subskribi la Pakto de Zanjón-n, kiu metis finon al la 10-jara Milito. Li kaj kelkaj soldatoj (nomataj "mambises" en la hispana) renkontiĝis kun Marŝalo Arsenio Martínez Campos la 15an de marto 1878 por diskuti la pacterminojn, sed Maceo protestis ĉar tiuj terminoj ne plenumis la celojn de la sendependentistoj: nek la abolicio de la sklavoj nek la sendependeco de Kubo. La sola avantaĝo estis la amnistio por tiuj kiuj batalis kaj la libereco de la nigruloj de la Liberiga Kuba Armeo. Maceo no agnoskis la traktaton kaj ne akceptis la amnistion. Tiu ĉi renkonto, konsiderata kiel unu el la paĝoj plej dignaj el la historio de Kubo estas konata kiel "Protesto de Baraguá".