Unucenda monero (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La unucenda monero de Usono - nomata ankaŭ penio - (angle centpenny) estas pagrimedo, produktita ekde 1787. Ĝi valoras unu centonon de dolaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis la unua leĝa pagilo en Usono. Ĝi estis produktita de 1787 ĝis 1834 el kupro, post tio oni ŝanĝis la bazmaterialon sepfoje, la figurojn, surskribojn kvarfoje.

La fluganta falko aperis en 1856, tio entenis 88% da kupro kaj 12 % da nikelo. La indiana cento aperis en 1859, kies materialo ŝanĝiĝis en 1864 (95 % kupro, 5% zinko).

En 1909 aperis brusto de Abraham Lincoln. Li estis la unua historia persono, kiu aperis unuafoje sur usona mono. Tiam aperas ankaŭ la vorto Liberty kaj la slogano In god we trust.

Pro la militaj bezonoj, oni anstataŭigis la kupron per ŝtalo en 1943. En 1959 aperis vaŝingtona Lincoln-monumento.

La kariĝo de la kupro ekde 1982 kaŭzis novan ŝanĝon de la konsistaj materialoj. La kupro ekde tiam servas kiel mantelo de la monero, kiu entenas 97,5 % a zinko kaj 2,5 % da kupro (ekstere).

Jim Kolbe - reprezentanto de Arizono - proponis en 2001, 2006 ĉesigi la pluan produktadon de la unucendaj moneroj. Laŭ la argumentoj, oni produktas nun ĉiutage 30 milionojn da penioj, tiel oni foruzas 70 tunojn da metaloj tage. Nun la 2/3 de la produktado donas produktadon de la unucendoj. La produktada kosto de unu cendo kostas 0,81 cendo.