Eleanor Roosevelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eleanor Roosevelt
Eleanor Roosevelt

Eleanor Roosevelt
(oficiala portreto)


En funkcio:
31-a de decembro 1946 – 31-a de decembro 1952
Prezidento Harry S. Truman

En funkcio:
1946 – 1952
Antaŭulo Nova pozicio
Sekvanto Charles Malik

En funkcio:
1961 – 1962
Prezidento John F. Kennedy
Antaŭulo Neniu
Sekvanto Esther Peterson

En funkcio:
4-a de marto 1933 – 12-a de aprilo 1945
Prezidento Franklin D. Roosevelt
Antaŭulo Lou Henry Hoover
Sekvanto Elizabeth "Bess" Wallace Truman

Naskiĝo 11-a de oktobro 1884
en Flago de Usono Novjorko, Nov-Jorkio, Usono
Morto 7-a de novembro 1962
en Flago de Usono Novjorko, Nov-Jorkio, Usono
Nacieco usonanino
Politika partio Demokrato
Edzo/ino Franklin D. Roosevelt
Infanoj Anna Eleanor, James, Elliott, Franklin, John
Sidejo Hyde Park, New York
Profesio Unua damo, diplomato, aktivisto
Religio episkopanismo
v  d  r
Information icon.svg

Anna Eleanor ROOSEVELT (n. 11-a de oktobro 18847-a de novembro 1962) estis unua damo de Usono ekde 1933 al 1945. Ŝi subtenis la projekton New Deal de sia edzo, prezidanto Franklin D. Roosevelt, kaj rolis kiel porparolanto por civilrajtoj. Post la morto de sia edzo en 1945 ŝi daŭris kiel internacie eminenta verkisto kaj oratoro por la Koalicio New Deal. Ŝi laboradis por plibonigi la statuson de laborantaj virinoj, kvankam ŝi oponis la Amendon de Egalaj Rajtoj ĉar ŝi kredis ke ĝi malfavore influus virinojn.

En la 1940-aj jaroj ŝi estis unu el la kunfondintoj de la Libereca Domo kaj subtenis la formadon de Unuiĝintaj Nacioj. Eleanor Roosevelt fondis la UN-Asocion de Usono en 1943 por pligrandigi subtenon por UN. Ŝi estis delegito al UN Ĝenerala Asembleo de 1945 kaj 1952, tasko por kiu ŝi estis asignita de Prezidanto Harry S. Truman kaj konfirmita de la Usona Senato. Dum sia daŭro ĉe Unuiĝintaj nacioj, ŝi estris la komitaton, kiu malnetigis kaj aprobis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. Prezidento Truman nomis ŝin la "Unua Damo de la Mondo" omaĝe de ŝiaj atingoj pri homaj rajtojn.[1]

Estante aktiva en politiko por la cetero de sia vivo, ŝi estris la pioniran komitaton de John F. Kennedy, kiu helpis lanĉi novan ondon de feminismo, la Prezidanta Komisio pri la Statuso de Virinoj. Ŝi estis unu el la plej estimataj usonanoj de la 20-a jarcento, laŭ la Listo de Vaste Estimataj Personoj de Gallup.[2]

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Eleanor Roosevelt kaj ŝia patro (1889)

Anna Eleanor Roosevelt naskiĝis la 11-an de oktobro 1884 en Novjorko, Novjorkio, Usono. Ŝiaj gepatroj estis Elliott Roosevelt kaj Anna Hall Roosevelt. Ŝi estis nomita Anna pro sia patrino kaj onklino, Anna Cowles kaj Eleanor pro sia patro, kiu estis karesnomita "Ellie". Ekde junaĝo, ŝi preferis esti konata laŭ sia meza nomo, Eleanor. Du fratoj, Elliott, Jr. (1889-1893) kaj Hall Roosevelt (1891-1941) estis naskitaj frue. Eleanor ankaŭ havis duonfraton, Elliott Roosevelt Mann, la rezulto de eksteredza rilato inter Elliot kaj Katy Mann, juna servistino dungita de Anna.[3] Ŝi estis naskita en mondo de grandega riĉeco kaj nobeleco.

Kiam Eleanor aĝis ok jarojn, ŝia patrino mortis pro dipterio kaj ŝi kaj ŝiaj fratoj estis senditaj loĝi kun sia patrina avino, mary Ludlow Hall (1843-1919) ĉe Tivoli, Novjorkio kaj en apartamento en Novjorko. Ĵus antaŭ ŝi atingis dek jarojn, ŝi orfiĝis kiam ŝia patro mortis pro problemoj de alkoholismo. En la aŭtuno de 1899, kun la kuraĝigado de ŝia patra oklino Bamie Cowles, la familio decidis sendi Eleanor al Allenswood Akademio, angla kultura lernejo. La lernejestro, Marie Souvestre, estis notinda feminista edukisto kiu provis kreskigi sendependan pensadon en ŝiaj junulinoj. Eleanor lernis paroli la francan lingvon flue kaj gajnis memfidon.

Edziĝo kaj familia vivo[redakti | redakti fonton]

En 1902 la 17-jaraĝa Eleanor revenis al Usono, finante ŝian formalan edukadon. Ŝi renkontis sian foran kuzon (la trioble-pra-nepon de sia kvaroble-pra-onklo) Franklin D. Roosevelt, kiu estis tiame 20-jaraĝa studento ĉe Universitato Harvard. Ambaŭ estis foraj kuzoj de la usona Prezidanto Theodore Roosevelt. Ŝi kaj Franklin estis invititaj al vespermanĝo ĉe la Blanka Domo la 1-an de januaro 1903, kaj tie Franklin amindumis kun Eleanor. En novembro la du fianĉiĝis, kvankam la fianĉiĝo ne estis anoncita post pli ol jaro. Eleanor kaj Franklin geedziĝis la 17-an de marto 1905 ĉe la domo de la praonklino de Eleanor en Novjorko. La edziĝo produktis ses infanojn, sed nur kvin postvivis bebaĝon: Anna Eleanor, James, Franklin Delano, la 2-a (kiu naskiĝis kaj mortis en 1909), Elliott, dua Franklin Delano, la 2-a, kaj John Aspinwall. La familio loĝas en Novjorko, en dormego kiu situis laŭ la Rivero Hudson.

Publika vivo antaŭ la prezidanteco de Franklin[redakti | redakti fonton]

Post kiam Franklin suferis paralizan malsanon (verŝajne sindromo Guillain-Barré) en 1921, Eleanor ekservis kiel anstataŭanto por sia handikapita edzo, aperante publike por li. Ŝi ankaŭ eklaboris por la Women's Trade Union League (Virina Sindikata Ligo), kolektante monon subtenante la celojn de la sindikato: 48-hora laborsemajno, minimuma laborpago, kaj la abolicio de infana laboro.[4] Tra la 1920-aj jaroj ŝi aktive kampajnis por Alfred E. Smith en lia sukcesa re-elekto kiel ŝtatestro de Novjorkio. Ekde 1928 ŝi aktive subtenis la kandidatecon de Smith por prezidanto kaj la kampajnon de Franklin por ŝtatestro de Novjorkio. Kvankam Smith malvenkis, Roosevelt facile venkis, kaj la du Rooseveltoj moviĝis en la domegon de la ŝtatestro en Albany.

Ŝi ankaŭ instruis literaturon kaj usonan historion ĉe lernejo por virinoj en Novjorkio en la 1920-aj jaroj.

Unua Damo de Usono (1933–1945)[redakti | redakti fonton]

Vidante la flankan rolon de sia oklino Edith Roosevelt dum la prezidanteco de Theodore Roosevelt (1901–1909), Eleanor elektis malsaman vojon. Malgraŭ kritikado, ŝi daŭrigis la aktivajn aferojn kaj paroladon kiun ŝi faris antaŭ ŝi igis Unuan Damon, en erao kiam nur kelkaj virinoj havis karieron ekster la hejmo. Ŝi estis la unua Unua Damo, kiu faris ĉiusemajnajn gazetarajn konferencojn, kaj lanĉis gazetaran rubrikon, "My Day" (Mia Tago).

Eleanor Roosevelt subtenis pezan aktivecon dum siaj 12 jaroj en la Blanka Domo, ofte publike aperante ĉe kunvenojn de laboristoj por fidigi la laboristojn de la Granda Depresio ke ili scias pri ties malfeliĉa stato.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Roosevelt flugas kun la Aviadistoj Tuskegee.

En 1941 Eleanor Roosevelt, Wendell Willkie kaj aliaj usonanoj zorgintaj pri minacoj al demokratio starigis Freedom House (Libereca Domo). Post kiam Usono eniris la Duan Mondmiliton, ŝi aktivas en Usono, kiel komitatano pri civita defendo kun urbestro de Novjorko Fiorello H. La Guardia kaj ofte vizitis militajn kaj nemilitajn centrojn por plibonigi militentuziasmon.

Ŝi speciale subtenis plian helpon por virinoj kaj afrik-amerikanoj, ĉefe la Aviadistoj Tuskegee en ties sukcesa provo iĝi la unuaj nigruloj-militaviadistoj. Tiame ankoraŭ ekzistis ras-apartigado en la usona milito kaj ega opozicio permesi nigrulojn trejni kiel aviadistojn; Roosevelt estis publike subtena de ili. Ŝi vizitis ties aviadan lernejon en Alabamo kaj, pro ŝi peto, flugis kun nigrula studentpiloto dum pli ol horo, kiu plifamigis la programon.[5] Ŝi ankaŭ aranĝis kunvenon ĉe la Blanka Domo en julio 1941 por la lernejo pledi subtenon de la registaro de Usono.

Ŝi estis forta proponanto de la Plano Morgenthau por malindustriigi Germanion en la postmilita periodo,[6][7][8] kaj en 1946 ŝi estis unu el la kelkaj membroj de kampajngrupo kiu lobiis por forta paco en Germanio..[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. First Lady of the World: Eleanor Roosevelt at Val-Kill. Alirita 2008-05-20.
  2. Mother Teresa Voted by American People as Most Admired Person of the Century (1999-12-31). Alirita 2008-05-20.
  3. Jean Edward Smith, FDR (2007), New York: Random House, 2007, p. 42.
  4. Lash, Joseph P.. (1971). Eleanor and Franklin. W.W. Norton & Company. ISBN 1-56852-075-1. , pages 48, 56, 74, 81, 89-91, 108-110, 111-113, 145, 152-155, 160, 162-163, 174-175, 179, 193-196, 198, 220-221, 225-227, 244-245, 259, 273-274, 275, 276, 297, 293-294, 302-303
  5. The Tuskegee Airmen. Alirita 2007-10-18.
  6. The Papers of Eleanor Roosevelt, 1945–1962
  7. My Day by Eleanor Roosevelt, November 28, 1947
  8. Correspondence: 1946
  9. Steven Casey ,"The campaign to sell a harsh peace for Germany to the American public, 1944–1948". History, 90 (297). pp. 62–92. (2005) ISSN 1468-229X