New Deal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nova Interkonsento [nju: di:l] (angle:New Deal) estas ekonomipolitika programo de registaro de usona prezidento Franklin D. Roosevelt, inter 1933 kaj 1939. Ĝia baza celo estis mildigi damaĝajn efikojn de la ekonomia krizo kaj enkonduki reformojn en la industrio, agrikulturo, financaj aferoj, energioproduktado, laboraferoj kaj loĝkosntruado. Tiel la usona registaro, ŝtato deziris agadi en tiuj terenoj, kie antaŭe neniam. Pro tio aperis kontraŭagadoj en la socio.

La esprimo venis el parolo de Roosevelt de la 2-a de julio 1932, kiam li akceptis la demokratan kandidatecon por la prezidenteco. Samjare li venkis en la prezidenta elekta kampanjo kaj volis enkonduki ŝtata reguligitan ekonomion por fari ekvilibron inter la konfliktantaj ekonomiaj interesoj.

Plimulton de la juraj leĝoj de New Deal, oni akceptis en la unuaj tri monatoj de prezidanteco de Roosevelt. Tiu periodo estas nomata „cent tagoj” en la historio de Usono. La unua celo de la nova registaro estis la malpliigo de la senlaboreco kaj tiel la mariĉeco. Oni establis ŝtatajn instancojn kiel Works Progress Administration (Publiklabor-evoluiga Administrado) kaj Civilian Conservation Corps (Civita Medioprotekta Asocio) kaj oni disdonis tra tiuj rapidajn kaj mallong-tempajn helpmonojn, per kiuj oni kreis provizorajn laborlokojn en konstruadoj kaj la ŝtataj arbaroj. La New Deal fokusis ĝis 1935 por revivigi la krizoblokitajn komercajn kaj agrikulturajn agadojn.

Por revivigi la industrian produktadon, la National Recovery Administration (Tutlanda Rekonstrua Administrado) ellaboris industriajn leĝojn pri vendoj, lukroj, labortempo, infanlaboro kaj komuna lukrointerkonsentoj. New Deal provis ankaŭ reguligi financan institutan sistemon de la lando, tiel malebligante ripetiĝon de la borsa kolapso de 1929 kaj de novaj bankrotoj.

La Federal Deposit Insurance Corporation (Federacia Deponsekuriga Asocio) certigis registaran garantion je deponoj, enmetitaj ĉe Federal Reserve System (Federacia Rezerva Sistemo). Oni akcpetigis leĝojn por defendi la malgrandajn investistojn kaj malfaciligi la manipuladojn sur la akcia merkato. La registaro instigis per monhelpo la produktadon de la ĉefaj agrikulturaj produktoj, ekis konstruon de energiocentraloj kaj riverreguligajn labrojn per Tennessee Valley Authority (Tennessee-vala Aŭtoritato), establita en 1933.

La New Deal ekde 1935 fokusis je la laboristoj kaj urbanoj kaj la samjara Wagner-leĝo disvastigis rajtojn de la federacia registaro pri sindikatoj, industriaj laborajstrukturaj aferoj. Oni helpis la enŝuldintajn domposedantojn per leĝo, kiu ebligis refinancadon de la necertaj hipotekajn pruntojn kaj instigis la domrenovigojn.

La plej longtempe efikaj decidoj de New Deal estis la sociasekuraj leĝoj, akceptitaj en 1935 kaj 1939. Tiuj antaŭskribis enkondukon de la maljuneca kaj vidva prizorgo, de la senlaborula helpo kaj la handikapula asekuro. Oni difinis en certaj industriaj branĉoj la maksimuman longon kaj minimuman salajron (1938).

La Supera Kortumo de la Usono juĝis kontraŭleĝa kelkajn leĝojn de New Deal, ĉar la konstitucio ne donas potencon al la federacia registaro, por ke ĝi reguligu la industrion, enkonduku sociajn aŭ ekonomiajn reformojn. Roosevelt estis certa pri laŭleĝeco de la reguligoj, tiel en 1937 proponis traorganizon de la juĝistaro. Tiu propono trafis akran kontraŭstaron kaj malvenkis, sed dumtempe la juĝistaro decidis por la diskutitaj leĝoj.

Kvankam la kelkaj socialismaj trajtoj de la New Deal elvokis kontraŭstaron en la merkata mondo kaj inter la reprezentantoj de la socio, la reformojn daŭre akceptis la lando. La programojn de Roosevelt sekvis Fair Deal („justa interkonsento”) de Harry S. Truman (regis 1945–53).

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

National Industrial Recovery Act