Stanisław Maczek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stanisław Maczek

Stanisław Władysław MACZEK (naskiĝis la 31-an de marto 1892 en Szczerzec apud Lvovo, mortis la 11-an de decembro 1994 en Edinburgo) – pola militisto, armea generalo de Pola Soldataro, komandanto de la 10-a Brigado de Kiras-Kavalerio kreita en Francio, honora civitano de Nederlando.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Szczerzec apud Lvovo en la familio de kroatdevenaj poloj (lia kuzo estis estis konata kroata nacibatalanto en intermilita Jugoslavio – Vladko Maček).

En 1910 finis gimnazion en Drohobiĉ kaj translokiĝis kun la familio al Lvovo. En la jaroj 1910–1914 studis ĉe la Humanisma Fakultato de Lvova Universitato la precizan filozofion sub gvido de la profesoro Kazimierz Twardowski kaj la polan filologion ĉe profesoroj pri literaturhistorio Wilhelm Bruchnalski kaj Józef Kallenbach. Paralele eniris akademian medion kun patriota agado. En la sama tempo ricevis soldatan instruon kaj unuan ekzercadon en Pafista Asocio, kie - post aniĝo - akceptis pseŭdonomon Rozłucki. Militservon en Legioj de Józef Piłsudski malebligis al li soldatiĝo al aŭstrohungara armeo.

Skotlando[redakti | redakti fonton]

Tuj post alveno al Londono, oktobre 1940 Maczek ricevis ordenon Virtuti Militari pro kuraĝeco en bataloj en Francio kaj komandantecon de la 2-a Brigado de Pafistoj - infanteria brigado de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento ĝis tiam komandata de generalo Rudolf Dreszer. La brigadon oni denove transformis al la 10-a Brigado de Kiras-Kavalerio, kaj februare 1942 – al la 1-a Kirasa Divizio (granda kirasita unuo de pola armeo dum la dua mondmilito en Okcidento).

Postmilitaj jaroj[redakti | redakti fonton]

De septembro 1945 li komandis polajn unuojn, kiuj restis en Britio gis ilia malfondo. Stanisław Maczek restis inter enmigrantaro en Edinburgo en Britio. La 26-an de septembro 1946 komunista registaro nuligis lian polan civitanecon. En 1971 la civitaneco estis reatribuita. Sen monhelpo donata al aliancaj soldatoj li eklaboris kiel vendisto, kaj poste kelnero en la hotela restoracio Learmouth en Edinburgo.

Laŭ peto de pli ol 40 000 de loĝantoj de Breda la generalo ricevis honoran civitanecon de Nederlando. La 11-an de novembro 1990 estis avancita de prezidento en ekzilo ĝis grado de armea generalo. En 1994 fariĝis kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo. Li mortis en la aĝo de 102 jaroj en Edinburgo. Estis enterigita en la tombaro de polaj soldatoj en Breda.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]