Muzeo de la Varsovia Ribelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Muro de la Memoro
Iama Tramo-Elektrocentralo, sidejo de la muzeo
B-24 Liberator de la Royal Air Force
Kanały MPW beax 026.jpg

Muzeo de la Varsovia Ribelo - historia muzeo en Varsovio, aŭtonomia institucio de kulturo de la ĉefurbo Varsovio, fondita en 1983 kiel Muzeo kaj Arkivo de la Varsovia Ribelo, malfermita en 2004, enskribita en Ŝtata Registro de la Muzeoj (n-ro 81) en 2005. Dokumentas historion de la Ribelo de Varsovio.

La muzeo lokiĝas en malnova Elektrocentralo de Urbaj Tramoj en la varsovia kvartalo - Wola.

Malfermita antaŭtage de la 60-a datreveno de la ribelo - la 31-an de julio 2004 - estas omaĝo de la varsovianoj por la batalantoj, kiuj ankaŭ pereis pro libera Pollando kaj ties ĉefurbo. La ekspozicio prezentas bataladon kaj ĉiutagecon de la ribelo fone de okupado, montron de komplikita internacia situacio, postmilitan komunistan teroron kaj sortojn de la ribelantoj en la Pola Popola Respubliko.

La muzeo okupiĝas pri scienc-esplora kaj eduka agado dediĉita al historio de la varsovia ribelo kaj atingoj de la Pola Subtera Ŝtato. Kolektas ĉion rilatan al tio. Laŭ iniciato de la muzeo oni malfermis Arkivejon de Historio Parolata kolektantan surbendigaĵojn kun la rememoroj de partoprenantoj de la ribelo.

La ekzpozicio estis akceptita pozitive flanke de recenzistoj kaj la publika opinio kiel noviga en la historio de la pola muzeologio. Profitante la plej novajn aŭdovidajn teknikojn ĝi permesas al interaktiva partopreno dum rigardo de eksponaĵoj.

El historio de la konstruado[redakti | redakti fonton]

Dum multaj jaroj ekkonstruo de la muzeo estis neebla pro politikaj kialoj. Pri la bezono fondi ĝin oni diskutis jam en 1956, dum politika refreŝigo post morto de Stalin. Tamen neniu agado estis entreprenita ĝis 1981. Tiam oni starigis Socian Komitaton de Konstruo de la Muzeo pri Varsovia Ribelo kaj komencis kolekti memoraĵojn. Enkonduko de la milita stato en Pollando decembre 1981 paralizis agadon de la komitato. La situacio ŝanĝiĝis en 2002, kiam prezidanto de Varsovio iĝis Lech Kaczyński. Li promesis al insurekcianoj, ke la muzeo estos konstruita por la 60-a datreveno de la ribel-eksplodo. En 2003 Jan Ołdakowski kune kun Paweł Kowal, Lena Dąbkowska-Cichocka kaj Joanna Bojarska prilaboris koncepton de la estonta muzeo. Julie de la sama jaro oni faris plej gravajn decidojn.

Konkurson pri arkitektura koncepto - anoncitan aŭguste 2003 - gajnis projekto de la arkitekturisto Wojciech Obtułowicz, aŭtoro de i.a. Pola Pavilono Expo 2000 en Hanovro. Konkurson pri plastika prilaboraĵo de ekspozicio gajnis la skipo: Jarosław Kłaput, Dariusz Kunowski kaj Mirosław Nizio. La laboroj komenciĝis aprile 2004 kaj dum sekvaj kvar monatoj daŭris 24 horojn tagonokte. Danke al grandega peno kaj sindediĉo de engaĝitaj homoj la 31-an de julio 2004 tiutempa prezidanto de Varsovio malfermis Muzeon de la Varsovia Ribelo.

La 8-an de aprilo 2011 sur la fasado de la muzeo oni malkovris memortabulon al Lech Kaczyński, faritan de nigra granito, kun fandita de bronzo faksimilo de Lech Kaczyński, laŭ projekto de Andrzej Renes.

Ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La ekspozicio troviĝas en teretaĝo, interetaĝo kaj la unua etaĝo sur la surfaco de pli ol 3000 m². Ĝin konsistigas preskaŭ 1000 eksponaĵoj, 1500 fotoj, pli ol 200 biografiaj kaj historiaj informoj, kaj ankaŭ mapoj, tabuloj, filmoj, kronikoj, aranĝitaj laŭ kronologi- kaj tem-ordo.

La ekspozicio prezentas historion de la varsovia ribelo ekde la germana kaj soveta invadoj al Pollando septembre 1939, tra okupado, akcio "Tempesto", ribelpreparado, ties eksplodo kaj trapaso, internacia situacio de 1944, kreo de eksterleĝa komunista registaro en Lublin ĝis sortoj de la insurekcianoj en la Pola Popola Respubliko.

Arkivo de Parola Historio[redakti | redakti fonton]

Oktobre 2004 estis komencita projekto pri la Arkivo de Parola Historio, kies ĉefa celo estas fikso de la raportoj de kelkaj miloj de soldatoj de la Pola Enlanda Armeo – partoprenantoj de la varsovia ribelo, vivantaj hodiaŭ en Pollando kaj eksterlande.

Enketo pretigita de historiistoj kaj sociologoj ne koncentriĝas sole pri la ribelo. Informoj koncernas ankaŭ la vivon de la insurekcianoj antaŭ komenco de la dua mondmilito, ilia aktivado dum la germana okupacio kaj iliaj sortoj postmilite.

Kolektitaj materialoj helpas al historiistoj kaj al esploristoj de la Pola Subtera Ŝtato, kaj ankaŭ en edukaj kaj instruaj programoj.

Ĝis fino de 2009 la Arkivo intervjuis pli ol 2400 partoprenantojn de la varsovia ribelo. Ĉiuj raportoj estas fiksataj elektronike. Filmaj registroj estas laŭvice alireblaj en la muzea legejo, kaj parton da ili oni povas rigardi en YouTube.

Volontulado[redakti | redakti fonton]

Agado de la muzeo grandparte baziĝas sur laboro de volontuloj. Aktuale ĉ. 90 de ili nun kunlaboras. Inter ili estas gimnazianoj, liceanoj, studentoj, personoj aktivaj profesie, sed ankaŭ pensiuloj kaj la ribelantoj mem, kiuj helpas en diversaj fakoj de la muzeo. Ili estas gvidantoj, surbendigas intervjuojn kun ankoraŭ vivantaj ribelantoj, helpas en la Promoci-Fako, kunkreas edukad-projektojn kaj plenumas ofican laboron. Praktike ĉiu, kiu interesiĝas pri la Ribelo de Varsovio kaj volas pliprofundigi sian scion ne nur pri la historio, sed ankaŭ pri modernaj manieroj ĝin promocii povas fariĝi volontulo.

Instituto al Stefan Starzyński[redakti | redakti fonton]

Instituto al Stefan Starzyński estas fako de la Muzeo de la Varovia Ribelo, kiu pere de edukaj programoj, esploraj kaj eldona agado popularigas scion pri Varsovio, koncentriĝante antaŭ ĉio pri la plej nova historio de la ĉefurbo kaj pri problemoj ligitaj kun ĝia disvolvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]