Pilolo
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 12 Sep. 2012.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Pilolo estas kuracilo en formo de glutebla buleto. Ekzemploj de ofte uzataj piloloj estas aspirino por kapdoloroj kaj kontraŭkoncipiloj por malebligi gravedecon.
Piloloj povas enhavi neniun kuracilan kemiaĵon, kaj tiam ili nomiĝas ŝajnkuraciloj (aŭ placeboj). Ŝajnkuraciloj estas gravaj iloj dum medicina esplorado kiu volas malkovri ĉu iu kuracilo estas utila.
Unu speco de pilolo estas premaĵo, kiu estas farita el kunpremita pulvoro.

