Aspirino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
thumbs
thumbs

Aspirino, aŭ acetilsalikilata acido, salikilata etero de aceta acido estas la aktiva molekulo de pluraj kuraciloj, efikaj kaj ofte uzataj por malfortigi dolorojn, ankaŭ por malaltigi korp-temperaturon, kuraci febron kaj inflamojn. Ĝi ankaŭ povas preventi kungluiĝon de trombocitoj, kaj tial ĝi estas uzata por preventi koratakojn, apopleksiojn, kaj emboliojn. Ĝi estas la plej uzata kuracilo el la mondo: oni kalkulas ke 35 000 tunojn da ĝi oni produktas ĉiujare.

La nomo "Aspirin" estis registrita en 1899 de firmao Bayer AG. Tamen, post la unua mondmilito pluraj landoj oficiale konfiskis enlandajn germaniajn propraĵojn, tiel ke (ekzemple, en Usono, Britio, Francio) "Aspirin" perdis sian proprietan markecon kaj fariĝis komunuza nomo por la koncerna kemiaĵo. En Germanio kaj pli ol 80 aliaj landoj, tamen, la nomo restas propraĵo de Bayer AG. En Hungario la firmao Richter produktas la samon, kiel Kalmopirin.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La acido acetilsalikilata o AAS havas ĥemian formulon C9H8O4 kaj molekulan formulon C6H4(OCOCH3)COOH

La molekula pezo estas 180,16 uma. Blankaj pinglecaj kristaloj estas solveblaj en varma akvo aŭ alkoholo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Blanka saliko

Longe oni sciis, ke krusto de blanka saliko (Salix alba) havas kuracan efikon kontraŭ inflamoj. La efiko kontraŭ febro kaj doloro aperas jam en verkoj de malnovaj aŭtoroj kiel Hipokrato, Plinio la Maljuna, Dioskorido kaj Galeno.

En 1897 Felix Hoffmann el la kompanio Bayer sintezis acetilsalicilatan acidon, ekde 1903 la firmao produktas ĝin.

En 1763, Edward Stone prezentis esplorojn pruvante science tiujn efikojn. Postaj ĥemiaj esploroj en 1828 de la profesoro de farmacio en la Universitato de Munkeno, Johann Buchner, pruvis ke la efiko ŝuldiĝis al la salikilino, glukozido analoga al la acido salikilataj kaj acetilsalikilata.[1]

Postaj esploroj de farmaciistoj Henri Leroŭ, Raffaele Piria, Charles Frédéric Gerhardt kaj Hermann Kolbe kondukis al la sintezo de la salikilata acido

Charles Gerhardt, unua sintezanto de la acetilsalicilata acido.

La salika ŝelo kaj la salikilata acido havas la malavantaĝon de sia kontraŭefikoj en la stomako, kaj tio kondukis al esploristoj de la entrepreno Bayer al la esploro de novaj substancoj kiuj malpliigus tiujn efikojn. En 1897 Felix Hoffmann sukcesis rafini la acetilsilikilatan acidon kun granda pureco.[2] La efikoj estis priskribitaj en 1899 fare de Heinrich Dreser, kio permesis ĝian komercadon, kun la nomo Aspirina.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jeffreys, Diarmuid: Aspirin: The Remarkable Story of a Wonder Drug
  2. LA HISTORIA DE LA ASPIRINA (hispane). Bayer Health Care.