Boto
El Vikipedio
Boto estas alta ŝuo kaŭĉuka aŭ leda, kiu atingas ĝis genuo.
Komence botoj havis praktikan rolon, kiel la plejmultaj vestaĵoj. Rajdantoj portis botojn por protekti krurojn kaj piedojn.
Tia praktika rolo ekzistas ankoraŭ nun pri pluvbotoj (plej ofte el kaŭĉuko) kaj neĝbotoj (kun interna natura aŭ artfarita felo).
Enhavo |
Vidu ankaŭ [redakti]
Proverbo [redakti]
Ekzistas proverboj pri boto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
-

« Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas. » -

« Du botoj faras paron. »