Granda purigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda Purigo)
Saltu al: navigado, serĉo
Memoriga tabulo (parto) kun fotoj de viktimoj de la granda purigo

La Granda Purigo aŭ malpli eŭfemisme Granda Teroro estis serio de kampanjoj de politika subpremo kaj persekutado en Sovetunio instrumentata de Josif Stalin en 1937-1938. Okazis purigo de la Komunista Partio de Soveta Unio (KPSU), subpremo de kamparanoj, deportado de etnaj minoritatoj, kaj la persekutado de multegaj aliaj personoj (inkluzive de esperantistoj). Oni taksas la nombron da mortintoj en la Granda Purigo inter la oficiala nombro 681 692 kaj preskaŭ 2 milionoj.

La vorto "purigo" en soveta politika slango estis mallongigo de la vortgrupo purigo de la Partiaj vicoj. En 1933, ekzemple, oni eksigis ĉirkaŭ 400 000 personojn el la Partio. Sed de 1936 ĝis 1953, la signifo de la vorto ŝanĝiĝis, ĉar eksigi el la Partio eksignifis preskaŭ certe aresti, enkarcerigi, aŭ eĉ ekzekuti.

La politikan purigon realigis ĉefe la centra frakcio de la Partio, kiun gvidis Stalin, por elimini kontraŭecon de la maldekstra kaj dekstra flankoj de la Partio, kiujn gvidis Lev Trockij kaj Nikolaj Buĥarin respektive. Post la Rusia Enlanda Milito kaj la rekonstruo de la soveta ekonomio dum la malfruaj 1920-aj jaroj, la "portempa" milita diktaturo ŝajnis ne plu necesa al veteranaj komunistoj. Kaj maldekstraj kaj dekstraj kontraŭuloj de Stalin kritikis lin kiel maldemokratan kaj tolereman pri burokrata koruptado. Tiaj frakcioj povus gajni firman subtenon inter la laborista klaso kontraŭstarante al la privilegioj kaj luksaĵoj kiujn la ŝtato ofertis al la bone pagata elito. La Afero de Rjutin ŝajnis pravigi la timojn de la kliko de Stalin. Li do proskribis partiajn frakciojn kaj tiujn partianojn kiuj kontraŭstaris al li, efektive metante finon al demokrata centralismo. En la nova formo de partia organizado sole la Politburoo, kaj speciale Stalino, decidis komunistan ideologion. Tio necesigis la eliminadon de ĉiuj marksistoj kun malsamaj kredoj, speciale inter la prestiĝa "malnova gvardio" de revolucianoj. Oni pafis komunistajn heroojn kiel Miĥail Tuĥaĉevskij kaj Bela Kun, kaj ankaŭ la tutan Politburoon de Lenino, pro malgrandaj malakordoj pri politiko. La NKVD ankaŭ agis senkompate kontraŭ la subtenantoj, amikoj kaj familianoj de tiaj herezaj marksistoj, ĉu ili loĝis en Sovetunio ĉu ne. Plej infamia estas la kazo de Lev Trockij: preskaŭ lian tutan familion mortigis la NKVD, kaj tiam lin mem mortigis en Meksiko la agento de NKVD Ramón Mercader, kiu estis ano de murdobrigado organizata de Speciala Agento Pavel Sudoplatov, sub la persona ordono de Josif Stalin.

Inter 1936 kaj 1938 okazis tri grandegaj Moskvaj Procesoj kontraŭ eksaj ĉefaj gvidistoj de la Komunista Partio. Oni akuzis ilin konspiri kun okcidentaj potencoj por murdi Stalinon kaj aliajn sovetajn gvidistojn, dismembrigi Sovetunion, kaj restaŭri kapitalismon.

Okazis en aŭgusto de 1936 la unua proceso kontraŭ 16 laŭdiraj anoj de la "Trockista-Zinovjevista Terorista Centro." La ĉefaj akuzatoj estis Grigorij Zinovjev kaj Lev Kamenev, du el la plej elstaraj eksaj gvidistoj de la Partio. Inter aliaj akuzoj, oni akuzis ilin esti pri murdo de Sergej Kirov kaj komploti por mortigi Stalinon. Ilin ĉiujn oni kondamnis al morto kaj ekzekutis.

Okazis en januaro de 1937 la dua proceso kontraŭ 17 malpli elstaraj gvidistoj inkluzive de Karl Radek, Jurij Pjatakov kaj Grigorij Sokolnikov. Oni pafis 13 el la akuzatoj kaj kondamnis la aliajn al enkarcerigo en punlaborejoj kie ili baldaŭ mortis.

Okazis en marto de 1938 la tria proceso, "La Proceso de la 21", kontraŭ laŭdiraj anoj de la "Bloko de Dekstristoj kaj Trockistoj." La ĉefaj akuzatoj estis Nikolaj Buĥarin, eksa ĉefo de la 3-a Internacio, eksa Ĉefministro Aleksej Rikov, Ĥristian Rakovskij, Nikolaj Krestinskij kaj Genriĥ Jagoda, la ĉefo de la NKVD je la komenco de la Granda Purigo en 1936. Ĉiujn ĉefajn akuzatojn oni ekzekutis.

Ankaŭ okazis en junio de 1937 sekreta proceso kontraŭ grupo de generaloj de la Ruĝa Armeo, inkluzive de Miĥail Tuĥaĉevskij, antaŭ milita tribunalo.

La purigo de la Ruĝa Armeo elprenis tri el la kvin marŝaloj (ses-stelaj generaloj), 13 el la 15 armeaj komandantoj (kvar-stelaj kaj kvin-stelaj generaloj), ok el la naŭ admiraloj, 50 el la 57 armeaj korpusaj komandantoj, 154 el la 186 diviziaj komandantoj, 16 el la 16 armeaj komisaroj, kaj 25 el la 28 armeaj korpusaj komisaroj. Oni arestis kaj ekzekutis sume 30 000 anojn de la armitaj fortoj.

Fine de la Granda Purigo oni ekzekutis preskaŭ ĉiujn Bolŝevikojn kiuj rolis elstare dum la Rusia Revolucio de 1917 aŭ en la soveta registaro de Lenin post la revolucio. El la ses anoj de la unua Politburo dum la Oktobra Revolucio de 1917 kiuj vivis ĝis la Granda Purigo, sole Stalin mem postvivis. Kvar el la aliaj kvin oni ekzekutis. La kvina, Lev Trockij, ekziliĝis en Meksikon post kiam oni eksigis lin el la Partio, sed lin murdis soveta agento Ramon Mercader en 1940. El la sep anoj elektitaj en la Politburo inter la Oktobra Revolucio kaj la morto de Lenino en 1924, oni ekzekutis kvar, unu (Miĥail Tomskij) memmortigis sin, kaj du (Vjaĉeslav Molotov kaj Miĥail Kalinin) postvivis. El la 1966 delegitoj en la 17-a Kongreso de la Komunista Partio en 1934 (la lasta kongreso antaŭ la procesoj), oni arestis 1108 kaj ili preskaŭ ĉiuj estis mortigitaj.

Esperantistoj dum la Granda Purigo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Nikolaj Rytjkov, 30 000 sovetaj esperantistoj estis arestitaj, el kiuj ĉ. 2 000 mortis en la unuaj jaroj. [1].

La ĉefa akuzo kontraŭ esperantistoj estis spionado, pro iliaj kontaktoj kun eksterlando. Ankaŭ la vojo al soveta patriotismo, kiu akriĝis post la minacoj pri milito, malkongruis kun la supozata kosmopoliteco de esperantistoj. Oni ne povas nei la malakordon de Esperanto kun iuj lingvistikaj teorioj defendataj de Stalino.

Inter la arestitoj estis :

  • Nikolao Nekrasov, kunfondinto de IAREV, arestita en 1938, mortpafita la 4-an de oktobro 1938, postmorte rehonorigita kiel senkulpa la 26-an de novembro 1957.
  • Eŭgeno Miĥalskij, kunfondinto de IAREV, arestita la 16-an de marto 1937 de NKVD, kaj kondamnita al morto la 14-an de oktobro 1937, mortpafita la sekvantan tagon, kaj rehonorigita postmorte la 8-an de majo 1958.
  • Elio Izgur, kunfondinto de IAREV, arestita de NKVD la 23-an de novembro de 1936 kaj mortpafita la 3-an de septembro 1937.
  • Vladimir Savviĉ Kuzmiĉ, IAREV, arestita en 1937, sukcesis eskapi la tujan mortpunon per deklaro, en kiu li asertis la kulpecon de siaj iamaj esperantistaj kamaradoj, mortigita en 1943 en la malliberejo de Alma-Ata kiel "burĝa naciisto".
  • Ŝamil Usmanov, IAREV, mortpafita en 1937.
  • Viktoro Kolĉinskij, arestita la 21-an de oktobro 1936 en Ĥarkivo, akuzita pri kontraŭsoveta agado, neniam konfesis sin kulpa kaj estis mortpafita la 3-an de septembro 1937.
  • Ernest Drezen, ĝenerala sekretario de SEU, findinto de IPE, arestita la 17-an de aprilo 1937, pafekzekutita la 27-an de oktobro 1937, rehonorigita postmorte la 11-an de majo 1957.
  • Gregoro Demidjuk, arestita la 10-an de Marto 1938, kondamnita al okjara malliberigo, liberigita nur en 1955[2].
  • Dmitrij Sneĵko, troviĝis inter la unuaj arestitaj esperantistoj, la 5-an de februaro 1936, kaj estis liberigita nur en 1955.
  • Miroslav Irĉan, arestita kaj mortpafita en 1937, rehonorigita pli poste.
  • Hajan Ĥirob Namĝilob, unua pioniro de Esperanto inter mongoloj, pafmortigita en 1937.
  • Vladimir Varankin, verkisto, arestita nokte de la 7-a al la 8-a de februaro 1938, kondamnita al mortpafo kun konfiskado de havaĵo la 3an de oktobro 1938, rehonorigita la 11-an de majo 1957.
  • Natano Futerfas, arestita la 18-an de februaro 1937, kondamnita al mortpafo la 23-an de oktobro, kaj ekzekutita kvar tagojn pli poste, postmorte rehonorigita la 29-an de aprilo 1956.
  • Miĥail Mandrik, kondamnita en 1936 je kvin-jara punlaboro.
  • Ilja Isaakoviĉ Eljkind, arestita la 26-an de januaro 1936[2].
  • Nikolaj Rytjkov arestita en 1938, kondamnita al ekzilo, rehonorigita en 1956.
  • Nikolaj Borisov, ekzekutita.
  • József Batta, SAT, redaktoro de Internaciisto, unu el la gvidantoj de IPE, arestita la 1-an de decembro 1937, akuzita pri spionado kaj terorismaj agoj kontraŭ Sovetunio laŭ artiklo 58 de Punkodo de RSFSR. La 3-an de oktobro 1938, oni lin kondamnis al morto kaj ekzekutis.

Ekzemplo de esperantista viktimo de la Granda Purigo : Piotr Matvejevich Lukjanin[redakti | redakti fonton]

Jen ekzemplo de tio, kio trafis sovetajn esperantistojn. Piotr Matvejevich Lukjanin estis ne politike engaĝita esperantisto. Li naskiĝis la jaron 1900 en Vitebsk (Belorusio). Dum la jaroj 1916-17 li studis en Petrogrado. Poste li postenis kiel telegrafisto en la armeo. Ekde 1922 li laboris kiel instruisto en diversaj vilaĝaj lernejoj de Belorusio kaj Rusio, proksime al Belorusio kaj Letonio. La lastajn 5 jarojn li laboris en Písarevka, eta vilaĝeto de la distrikto Unecha, kiu situas en la regiono/provinco Briansk. En sia hejmo li gardis esperantlingvajn revuojn kaj leterojn. Li ankaŭ ŝatis skribi poemojn, el kiuj konserviĝas du grandaj kajeroj kun verkoj liaj en la rusa, la pola kaj la belorusa. Estas atestoj asertantaj ke li ankaŭ scipovis la germanan.

La 20-an de aŭgusto de 1937 li estis arestita. Submetita al pridemandado, li konfesis sin kulpa.

Li deklaris eniron en moskvan esperantistan grupon la jaron 1930. Tiutempe li laboris kiel instruisto en la distrikto Pustoshka (ŝajne tiutempe apartenanta al la regiono Kalinin -nuna Tver- kaj nuntempe apartenanta al Pskov). Li konfesis havi fortan intereson lerni esperanton kaj korespondadi kun eksterlandanoj. Li rapide lernis kaj ekis interŝanĝi korespondaĵojn kun Francio, Svedio kaj Hispanio. Li deklaris ke el Francio kaj, precipe, el Svedio li ricevis demandojn pri tio kion manĝis la kamparanoj, pri kiel statis la kulturaj aferoj, ĉu la kamparanoj havis biciklojn, pri lia opinio rilate al la laboro en la kolektivaj farmoj. Li asertis ke al tiaj demandoj li ne sendis respondon.

Sed, fine, li mem kulpigis sin pri sendado de malpermesitaj informoj pri Sovetunio al Francio kaj Svedio. Li eĉ konfesis ke li sendis, kadre de letero al Francio adresita al grupo da metiistoj, informojn pri la situo de la fervoja nodo de Unecha kaj de la vilaĝeto Písarevka. Kaj ne nur tio, li ankaŭ, en la jaro 1934, skribis al Hispanio pri malabunda rikolto kaj pri malfacilaĵoj por akiri panon.

Sekve de tiu pridemandado, Lukjanin deklaris ke li fine fariĝis konscia pri tio, ke li, per tiaj informoj, favoris la spionantajn faŝistojn. Aldone al tiuj sinkulpigoj endas mencii ke tri liaj samvilaĝanoj denuncis lin, eĉ se ne tre klare, pro kontraŭrevolucia propagandado. Krome li havis du kontraŭrevoluciajn fratojn: unu el ili estis pastro, la alia ludis orgenon en katolika preĝejo.

Li estis akuzita laŭ la 58-a artikolo, 6-a kaj 10-a punktoj, de la Kriminala Kodo pro "realigado de terorisma kontraŭrevolucia propagando kaj transdono eksterlanden de spionecaj datenoj".

Li estis mortpafita la 12-an de oktobro de 1937. Al lia familio oni diris ke li estis punita per 10 jara enprizonigo sen rajto komunikiĝi kun siaj familianoj. Lia edzino neniam sciis pri la vera sorto de sia edzo. La vero nur estis konata kiam li estis rehonorigita la jaron 1989. Sed tiam lia edzino jam estis mortinta.

Postaj arestoj de Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj Esperantistoj estis artestitaj pli poste dum la dua mondmilito.

  • Ludmila Jevsejeva estis arestita la 14-an de junio 1941 kaj la 20-an de junio 1941 estis akuzita laŭ art. 58, parto IV de UK (Krimkodo) de RSFSR (en redakcio de 1926) kaj la 16-an de majo 1942, kiel "socie danĝera elemento", estis sendita en punlaborejon dum 3 jaroj, kiuj fakte daŭris dum longaj 16 jaroj de ekzilo. Laŭ decido de juĝistar-kolegio pri krimaferoj ĉe Supera Juĝistaro de Latva SSR de la 22-a de junio 1957 la ordono de OSO ĉe NKVD SSSR de la 16-a de majo 1942 rilate de Jevsejeva L. I. estis nuligita kaj krimproceso - ĉesigita, “pro manko de krimpuneblaj agoj en agado de Jevsejeva L.I.”

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cititaj en La danĝera lingvo, p. 394
  2. 2,0 2,1 Li estis la unua, biografiaj informoj pri Dmitrij Sneĵko

Notu bone: Ĉi tiu artikolo estas parta traduko de la artikolo Great Purge en la anglalingva Vikipedio. La liston de informofontoj oni povas trovi tie.